Laborejo pri Prononco.

En kelkaj lingvo-lernejoj estas kostaj kaj bonegaj aparatoj nomataj "Laborejoj pri Prononco".  Kiel ĝi funkcias:

1- la aparato ludas frazon kun modela voĉo de la parolisto;
2- estas paŭzo por ke la lernanto ripetu la saman frazon ĉe la mikrofono;
3- la aparato ripetas la voĉon de la parolisto kaj sekve la registradon de la voĉo de la lernanto;
4- la lernanto povas rimarki la erarojn kaj ripeti la operacion por korekti ilin.

Aŭskultante la registradon de sia propra voĉo, unue la lernanto ne rekonas ĝin kaj kredas ke la aparato modifiis ĝin.  Tio okazas pro tio ke li kutime aŭskultas ĝin el ene de sia propra kapo, dum la aliaj (kaj la aparato) aŭskultas ĝin el ekstere. 

Post iom da ekzercado, la lernanto komencas rimarki ke sia prononco estas malĝusta kaj malsama ol la modela prononco de la parolisto. Antaŭe, kiam la instruisto provis korekti lin, li ne kapablis rimarki ĉiujn delatojn kaj pensis ke sia prononco jam estis sufiĉe bona. 

Rimarku ke ĉiun frazon li  aŭskultas kvar-foje kaj ripetas unu-foje. Do, krom prononco-ekzerco, tio estas ankaŭ bonega struktur-ekzerco.
Post iom da ekzercado li rimarkos grandan plibonigon en sia prononco kaj flueco.


Nun per via komputilo vi povas uzi tiun rimedon senpage. Vi nur bezonos kapaŭdilojn kaj mikrofonon. Vi trovos malkostajn modelojn ekde 4 Eŭroj (R$ 12,oo). 

En la kurso KaPe www.kurso.com.br jam estas tiu rimedo por la ripetado de simplaj vortoj.  Sed se vi volas ekzerci kun frazoj vi povas uzi alian rimedon. 

Elŝutu specimenon de son-registrado.  Movigu la klakilon sur la ligilon  www.vocale.org/mondo/paroliga/mek.mp3 kaj per ĝia dekstra butono elektu la opcion <konservi ligilon kiel ...> .  Konservu tiun son-dosieron en iun facile memoreblan dosierujon, kiel ekzemple <miaj dokumentoj>.

Tiu specimeno havas la belajn modelajn prononcojn de Arono Chapman kaj Karlina Daley en la kurso "Mi estas komencanto" de Hokan Lundberg ĉe www.lernu.net 

Alia specimeno estas la 3a ĉapitro de Gerda malaperis  www.vocale.org/mondo/paroliga/gerda3.mp3


Elŝutu la senpagan kaj facilan programon AUDACITY http://audacity.sourceforge.net/download/

Dum la instalado vi povas elekti vian gepatran lingvon. Por tiu ekzemplo mi elektis la anglan.

Nun malfermu la programon AUDACITY kaj elektu la opciojn <file> <open> por malfermi la son-dosierojn "mek.mp3"

La ondo de la dosiero mek.mp3 aperos en la ekrano. Sekvu la numerojn sur la suba bildo.

1 - elektu la mikrofonon;

2 - klaku sur la botono <registri> (aperos nova ondo sub mek.mp3) ;

3- Kontrolu la laŭtecon de la mikrofono per tiu glit-kontrolo. Uzu kapaŭdilon kaj ripetu la frazojn ĉe la mikrofono post la parolisto.

Post la registrado klaku la butonojn <halti>,  <reveni> kaj <ludi> por aŭskulti ekde la komenco, komparante vian prononcon kun la prononco de la parolistoj.

Vi povas klaki la butonon [X] por fermi vian registradon kaj komenci novan ripetadon.

Vi povas fari tiun ekzercon kun aliaj son-specimenoj troveblaj en interreto ( www.lernu.net , www.gerda.uni.cc , www.radioverda.com ).  Sed antaŭ ol registri vian voĉon, vi devas krei  paŭzojn inter la frazoj de la modelo.  Movigu la klakilon al la pozicio post la unua frazo kaj elektu <generate> <silence>.  La kutima longeco estas 30 sekundoj, sed vi povas ŝanĝi tiun valoron. Ripetu la operacion por ĉiu frazo ripetinda.


Esperantistoj divastigas Esperanton, ĉefe parolante ke ĝi estas tre facila lingvo, ke oni povas lerni ĝin 10-oble pli rapide kaj facile ol la angla.
La vero estas ke oni lernas la lingvon, sed malmultaj parolas ĝin. Se estus en la mondo10 milionoj da esperantistoj, nur 100 mil vere kapablus paroli la lingvon.

Tiu eco de nia movado kaŭzas 2 problemojn:

1- Ne esperantistoj ne serioze emas lerni tiun "facilan" lingvon, se eĉ la entuziasmaj esperantistoj ne kapablas paroli ĝin.

2- E-lernantoj post kelkaj monatoj ne kapablas paroli kaj forlasas la kurson. Se oni ne parolas, oni do ne uzas la lingvon, oni ne ĝuas la
lingvon kaj la lernado iĝas teda, senespera.

Mi esperas ke per tiu ekzerco pliaj esperantistoj kapablos pli flue paroli Esperanton.

emilio.cid*uol.com.br