Projekciologio
Tia sonĝo ripetadis plurfoje. Foje eĉ ekster la
domo, sed ĉiam kun tia akvo. Tio estis la proceduro de mia infana
cerbo, por ke ĝi akceptu la fakton ke mi povis ŝvebi. Poste, mi
forgesis pri la akvo kaj ŝvebis ankaŭ en senakva loko.
Lastatempe, mi rakontis tiun sperton al miaj infanoj por ke ankaŭ ili
provu projekcii per la "akvo-tekniko".
En tiu epoko estis tre
interesa ludilo por eniĝo de ligneroj en unu al la alian.
Oni povis munti aŭteton, boateton, aviadileton. En miaj sonĝoj
mi havis skatolon de tiu ludilo, tre kompleta, kaj per ĝi mi povis
konstrui malgrandan aviadilon ,
kiu povis kunporti min, kaj kiu vere flugis.
Tia sonĝo ankaŭ ripetadis dum jaroj, poste sen la
lignera ludilo , sed ĉiam kun malgranda aviadilo aŭ
glisilo kiu fakte kapablis flugi. Per la pasado de la tempo la flugoj iĝis
pli precizaj kaj konsciaj. Mi treege bedaŭris kiam mi vekiĝis
kaj sentis min kaptita
al la gravito, kaj provis dormi denove por reiri al la flugoj.
Kiam mi estis ĉirkaŭ 13 jaraĝa, mi komencis sonĝi pri
flugoj, sen ludiloj, sen akvo, sen aviadiloj. Mi povis ŝvebi
per mia propra klopodo.
Kun 17 jaroj, la unuan fojon, mi konsciis ke mi estis en la astralo.
Kiel kutime, ĉio komencis kiel normala sonĝo. Sed iom post iom
ĝi iĝis pli klara kaj bela. Mi piede supreniris monton,
kaj ju pli mi supreniris, des pli bela iĝis la pejzaĵo. En iu
momento mi turniĝis kaj rimarkis ke mi povis vidi ĝis grandega
distanco, kaj tre klare. Do mi rimarkis ke tiun kapablon ni ne havas en la
fizika plano, kaj tiam mi studadis Teozofion, do mi konkludis ke mi estis en
Astralo.
Kun 19 jaroj, mi subite vekiĝis en la astralo, en senforma loko, antaŭ
5 "juĝistoj" aŭ ekzamenantoj. Mi ne klare povis vidi
iliajn vizaĝojn,
kaj tiuj mentoroj transdonis
pensojn
unubloke al mi, kvazaŭ ili pensis precize la samon. En tre mallonga tempo
ili ĵetis en mia menso grandegan admonon, montrante ĉiujn erarojn
kiujn mi faris kaj faradis. Tiu estis ia speco de ĝenerala analizo de
mia nuna enkarniĝo.