Projekciologio
2 - Senŝela amiko kaj panorama flugo.
junio 2003
Pasintan nokton mi sonĝis kun mia amiko kiu senŝeliĝis (forpasis, perdis la korpon, la ŝelon laŭ projekciula ĵargono) en la pasinta jaro. Li fartis bone, sed ŝajne ankoraŭ iomete malsana. Li estis bonhumura, kaj vestis
"grekan spiritan veston", ia "togo", kiu estis en la somera modo
de ĉirkaŭ la jaro 1.200 AK en Ateno . Mi eĉ ne rimarkis ke tiu estis sonĝo nek ke tiu amiko jam estis forpasinta; mi trovis ĉion tre normala.
Poste mi havis ankoraŭ kelkajn aliajn sonĝojn en loko kun plaĝoj kaj naĝejoj. La akvo ne estis tre pura; kelkaj partoj ĝi estis pura, aliaj poluciitaj.
Subite la tuta medio iĝis tute pura kaj bela. Mia vidkapablo malfermiĝis panorame (kiu ne eblas en la fiziko) kaj mi ekflugis.
Mi superflugis maran, plaĝan regionon tre bela. La regiono estis treege bela, kiel mi neniam vidis en la fiziko.El mia frunto, laŭ mia volo, eliras
luman fokuson, kiu ebligis al mi vidi pli bone la scenejon. Mi estis tre kontenta pro tio ke mi
memoris "ŝalti" tiun lumtorĉon (frunta ĉakro) kiun ni havas en la frunto, kaj foje mi
forgesas ĝin uzi. La scenejo estis vere tre bela, la vidkapablo estis tre pligrandigita. Sed kiel ĉio kio bonas, ne longe daŭras, tiu flugo daŭris ne pli ol 2 minutoj. Mi komencis tiam senti distance la spiradon
de mia peza fizika korpo, kaj samtempe flugadas en la astralo.
La flugo estis bonega, sed la fizika korpo komencis tiri min. Foje mi sentas tiun senton de la spirado de la fizika korpo en la fina parto de la projekcio. Mi ne sukcesas kontroli la spiradon de la korpo, kaj mi tute malprave zorgas ke mia korpo ne spiras sufiĉe bone Tiu zorgo aŭ timo multe malhelpas miajn projekciojn. En tiaj kazoj, mi kutime decidas perdi la projekcion kaj reveni al la korpo.
Tiun fojon mi sukcesis iomete plu, sed fine mi estis tirita al la korpo. La reveno estis milda kaj grada. Okazis mallonga
kaj trankvila katalepsio .
Ĉio okazas tre rapide, kaj ĉiam mi agas iom malpacience, ĉar mi scias ke la
eksperimento ne longe daŭros. La intencoj, kiujn ne havas en la korpo, bone funkcias ekster ĝi
(la ŝalto de la frunta ĉakro, ekzemple).
Komence, la sola intenco, kiun mi havis, kiam mi estis en projekcio, estis flugi iel kaj ie ajn. Post multa flugado, kvazau vertiĝa papilio, mi decidis ke pli bona celo estus la pli klara konscio. Hodiaŭ mi sukcesas krei imagan torĉon, kiu vere lumigas la medion en la astralo.
Nun mia eksperimenta celo estas iri ĝis la ĝardeno de mia hejmo, trapasi la murojn kaj marŝi ĝis la fizika korpo kaj tuŝi ĝin.