Projekciologio


3 - Ne nur astrala turismo 

oktobro 2001 


Almenaŭ unufoje en la monato mi sukcesas memori konscian projekcion. Ĉiuj estis astrala turismo. Ĉu peze marŝante en umbralo, ĉu flugante en belegaj lokoj, sed ĉiam kiel scivolema turisto, kiel senokupa promenanto. 

Flugadi en la astralo estas la afero, kiun mi plej ŝatas en tiu vivo, sed jam ekĝenis min la fakto ke mi nenion utilan faris tie. 
Finfine okazis bonegan aferon. Sed unue mi devas rakonti la historion de Aleks. 


Aleks forpasis antaŭ sep jaroj. Li estis bonega ulo, sed iom freneza. Iun frumatenon , post longa drinkado, li sidis sur la kapoto de la aŭto kaj instigis la kondukanton  pli kaj pli iri rapide.  En stratangulo li falis kaj mortis. 
MI tuj komprenis kion li devus suferi en la spirita mondo, kun energia vigleco por vivi pliajn 50 jarojn, kaj mortinta pro simpla nerespondeco, li devus putriĝi aligita al la korpo, kiel memmortinto.

Mi multe petis favore al  li en spiritisma centro kie mi laboradis, kaj mi havis la esperon ricevi  lian komunikon por klarigado .Dum longa tempo mi vokis al Aleks, ĉefe en la sesioj de malobsedado. Sed mi neniam havis la kontakton, kaj post 3 jaroj mi forgesis lin.


 
Pasintan monaton, mi estis meze de iu sengraveca sonĝo; mi sidis en lunĉejo kiam mi ekvidis Aleks de malproksime. Mi ankoraŭ ne sciis ke mi estis en sonĝo kaj pensis: 
Jen mi iĝas klarvidanto ! Mi vidas Aleks en sia spirita korpo ! Mi staris kaj iris paroli kun li. Tuj kiam mi estis proksime de li, mi rimarkis ke MI estis en astrala projekcio. 

Miaj sonĝoj estas ĉiam farbaj kaj sufiĉe klaraj, sed ĉiam kiam mi "vekiĝas"  en astralo la scenejo de la sonĝo malaperas, mi vidas kie mi vere estas, kaj la koloroj kaj la klareco de la pejzaĝo imprese pligrandiĝas.

Sed ĉi tiu fojo tio ne okazis, la scenejo restis la sama, mi restis en la sama lunĉejo. Mi ne zorgis pri tio, nek volis ekflugi, mi nur rigardadis Aleks. Kompatinda ulo, lia vizaĝo  esprimis fundan malĝojon kaj  penton , li nenion diris.Tre sekure kaj sciante precize kion fari, kvazaŭ iu kiu ĉiam faras tion, mi alproksimiĝis kaj brakumis lin. Mi sentis ke li ŝanĝiĝis kaj pliboniĝis, kaj post li subtiliĝis, supreniris kaj malaperis kune kun iu subtenanto, kiun mi tute ne kapablis vidi, nur sciis ke li/ŝi estis tie. 
Sekve, mi vekiĝis kaj perfekte rememoris ĉion. 

Tio estis tre reala eksperimento, malgraŭ restadis la sonĝa scenejo de la lunĉejo.La figuro de Aleks ankaŭ estis artefarita, ĉar li ŝajnis al mi tiel bela kiel li estis dum la fizika vivo, kaj mi scias ke vere li ŝajnus kiel putrita kadavro. 
Tiu artefarita, sonĝa scenejo estis tre bona, ĉar mi ne kuraĝus brakumi putritan kadavron, almenaŭ ankoraŭ ne. Se mi vidus kie mi vere estis, kaj kiel mia amiko vere estis, tutcerte mi flugus rapide for. 

Krom tio, mi tutcerte ne estis en tiu beleta lunĉejo, mi estis en iu malbelega abismo. 
Tre bone ke mi ne memoris fari pasmovojn al la aero, nek  fokusigi lumon el mia frunto por malaperigi la falsan scenejon, kreita de mia protektanto (aŭ senkonscie kreita de mi mem).Tiu manko de klareco ankaŭ povis esti kaŭzita pro mia arĝenta ŝnureto, kiu devis esti tre densa, necese por tia laboro. 

Kion mi faris ? Ĉu mi absorbis pezajn kaj malbonajn energiojn de Aleks, aŭ cŭ mi donacis bonajn kaj pezajn energiojn al li ? Mi nur deduktas ke la laboro estis peza, kaze ne, lia propra protektanto povus fari tion sola. 
Mi ne vidas kion bonan mi povus oferti al Aleks, krom mia fizika peza besta energio.Kiel kutime mi ne kapablis plialtigi mian vidkapablon ĝis la nivelo kiu permesus vidi la mian protektanton . 

Sed la sekura maniero kiel mi agis dum la eksperimento, pruvis al mi ke mi faras tion fojfoje, malgraŭ mi ne rajtas memori. Povas esti ke mi faras tion jam de jaroj, kaj nur nun mi malkovris tion. Kio mankas al mi, por ke mi rajtu rememori tiujn eksperimentojn ? 
 
  reveni