Libro de la Spiritoj - Allan Kardec

ĈAPITRO VIII

LIBERIĜO DE LA ANIMO

1. La dormo kaj la sonĝoj. – 2. Spiritaj vizitoj inter

vivantaj personoj. – 3. Kaŝita transiĝo de la penso.

– 4. Letargio, katalepsio; ŝajnaj mortoj – 5.

Somnambulismo – 6. Ekstazo. – 7. Duobla vidado.

– 8. Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj

duobla vidado.

La dormo kaj la sonĝoj

400. Ĉu enkarniĝinta Spirito restadas volonte en sia

korpa envolvaĵo?

“Tio estas kiel demandi, ĉu malliberulo volonte

restadas en karcero. Enkarniĝinta Spirito senĉese sopiras

je libereco, kaj, ju pli maldelikata estas lia envolvaĵo,

des pli forte li deziras ĝin forlasi.”

401. Ĉu la animo ripozas dum dormo, kiel la korpo?

“Ne; la Spirito neniam estas neaktiva. Dum dormo

malstreĉiĝas la ligiloj, lin tenantaj ĉe la korpo, kaj, ĉar

tiu ĉi, en tiuj momentoj, ne bezonas la animon, tial la

Spirito traflugas la spacon kaj pli rekte kontaktas kun

aliaj Spiritoj.

402. Kiel ni povas konstati la liberecon de la Spirito

dum dormo?

“Per la sonĝoj. Kredu, ke, kiam la korpo ripozas, la

Spirito havas pli da kapabloj, ol dum maldormo; li

218 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

memoras sian pasintecon kaj, iafoje, antaŭvidas sian

estontecon; li ekhavas pli grandan povon kaj kapablas

komunikiĝi kun aliaj Spiritoj, tiel en ĉi tiu, kiel en alia

mondo. Vi diras kelkafoje: mi havis strangan sonĝon,

teruran sonĝon, sed sen ia verŝajno; vi eraras: tia

sonĝo estas ofte memoro pri lokoj kaj aĵoj, kiujn vi

jam vidis aŭ iam vidos. Ĉar la korpo estas malvigligita,

tial la Spirito penas ŝiri la ligilojn kaj komencas esploradon

de la pasinta kaj de la estonta tempo.

“Kompatindaj homoj, vi, kiuj tiom malmulte konas

la plej ordinarajn fenomenojn de la vivo! Vi opinias vin

instruitaj, dum la plej vulgaraj aferoj vin embarasas!

Vi ankoraŭ ne scias respondi jenajn tiel simplajn demandojn,

kiujn al vi prezentas infanoj: kion ni faras, dormante?

Kio estas sonĝoj?

“La dormo parte liberigas la animon el la korpo:

kiam oni dormas, oni troviĝas, dum kelkaj momentoj,

en stato, en kiu oni daŭre restadas post morto. La

Spiritoj, kiuj, ĉe la morto, tuj liberiĝas de la materio,

havis, dum la vivo, saĝajn sonĝojn; dum dormado, ili

iras renkonte al estuloj superaj ol ili, kaj kun tiuj ili

vojaĝas, interparolas kaj sin instruas; ili eĉ kunhelpas

por verkoj, kiujn, post morto, ili trovas jam finitaj.

Ankaŭ tio devas instrui vin ne timi la morton, ĉar vi

mortas ĉiutage, kiel asertis sankta viro.

“Tio validas rilate la altrangajn Spiritojn; la granda

plimulto de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero, tiuj,

kiuj, ĉe la momento de l’ morto, restas longajn horojn

konsternitaj kaj senkonsilaj – pri kio ili mem ofte

parolas al vi –, tiuj, dum dormo, iras al mondoj pli

malaltaj ol la Tero, al kiuj malnovaj amikoj ilin vokas,

aŭ al plezuroj pli malnoblaj ol tiuj, kiujn ili ĉi tie trovas;

ili iras sorbi doktrinojn pli trivialajn, pli abomenajn, pli

malutilajn, ol tiuj praktikataj de ili ĉe vi. La origino

de simpatio inter la terloĝantoj kuŝas ĝuste sur tiu fakto,

ke, vekiĝante, oni sin sentas alligita per la koro al tiuj,

LIBERIĜO DE LA ANIMO 219

kun kiuj oni ĵus pasigis ok aŭ naŭ horojn da feliĉo aŭ

plezuro. Kio ankaŭ klarigas neforigeblajn antipatiojn inter

la homoj estas tio, ke ni intime scias, ke la antipatiataj

personoj havas konsciencon alian ol la nia, ĉar ni konas

tiujn personojn, eĉ se neniam antaŭe ni ilin vidis per

niaj okuloj mem. Tio ankoraŭ klarigas nian indiferentecon,

ĉar al iu ne interesas novaj amikoj, kiam li scias, ke

aliaj homoj lin amas kaj al li sin donas. Resume, dormo

havas sur la vivon influon pli grandan, ol vi supozas.

“Per dormo la enkarniĝintaj Spiritoj ĉiam kontaktas

kun la spirita mondo; ĝuste pro tio la Superaj Spiritoj

konsentas, sen tro granda malvolonto, enkarniĝi sur la

Tero. Dio volis, ke, dum sia kontakto kun la malvirto,

ili povu iri refreŝiĝi ĉe la fonto de bono, por ke ili, kiuj

ĉi tien venas por instrui siajn fratojn, ankaŭ ne forfalu.

Dormo estas la pordo, kiun Dio malfermis al iliaj ĉielaj

amikoj; ĝi estas la senlaciga amuzo post laboro, dum ili

atendas la grandan finan elliberiĝon, kiu ilin rekondukos

al ĉies vera patrujo.

“Sonĝo estas la memoro pri tio, kion via Spirito

vidis dum dormo; sed, rimarku, ke vi ne ĉiam sonĝas,

ĉar vi ne ĉiam memoras, kion vi vidis, aŭ ĉion, kion

vi vidis. Tiu memoro ne troviĝas en via animo tute plene;

ĝi estas ofte nur memoro pri la konfuziĝo de la animo

ĉe sia forflugo aŭ reveno, transiĝo, al kiu aliĝas la

memoro pri tio, kion vi faris aŭ kio vian Spiriton okupas

en maldormeco; se ne estus tiel, kiel vi klarigus la absurdajn

sonĝon, kiujn ĉiuj havas, tiel la plej kleraj, kiel la

plej simplaj homoj? La malbonaj Spiritoj profitas ankaŭ

la sonĝojn, por turmenti la malfortajn kaj malkuraĝajn

animojn.

“Cetere, vi baldaŭ vidos elvolviĝi alian ankoraŭ

nekonatan specon de sonĝoj; ĝi estas tiel malnova kiel

tiu de vi jam konata. La sonĝo de Johanino, tiu de

Jakobo, tiuj de la judaj profetoj kaj de kelkaj hindaj

divenistoj estas memoro de la animo tute libera de la

220 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

korpo, memoro pri tiu dua vivo, pri kiu mi antaŭ nelonge

parolis al vi.

“Penu zorge distingi tiujn du specojn de sonĝoj inter

tiuj, kiujn vi memoras; sen tio, vi falus en nekonsekvencojn

kaj erarojn, kiuj pereigus vian fidon.”

La sonĝoj estas rezultato de l’ liberiĝo de la animo, kiu

fariĝas malpli dependa pro la interrompo de la aktiva kaj

socia vivo. De tio ekestas ia malpreciza klarvideco, kiu

ampleksas la lokojn plej malproksimajn aŭ neniam antaŭe

viditajn, kaj iafoje aliajn mondojn. De tio, ankaŭ, la memoro,

kiu pentras en la cerbo la faktojn, okazintajn dum la nuna

aŭ la antaŭaj ekzistadoj; la strangaj bildoj de tio, kio

fariĝas aŭ fariĝis en nekonataj mondoj, kunmiksitaj kun

aferoj de la nuna mondo, konsistigas tiajn strangajn,

konfuzajn tutaĵojn, kiuj, laŭŝajne, havas nenian sencon kaj

interligitecon.

La mallogikeco de la sonĝoj estas klarigata ankaŭ per

la mankantaj punktoj, estigitaj de nekompleta memorado

pri tio, kion ni vidis dum dormo. Io sama okazus al rakonto,

el kiu oni senelekte fortranĉus frazojn aŭ partojn de frazoj;

se kunigitaj, la restintaj fragmentoj havus nenian logikan

signifon.

403. Kial oni ne ĉiam memoras siajn sonĝojn?

“En tio, kion vi nomas sonĝo, estas ripozo nur por

la korpo, ĉar la Spirito sin senĉese movas. Dum dormo

de la korpo, la Spirito rericevas iom de sia libereco kaj

komunikiĝas kun siaj karuloj, tiel en ĉi tiu, kiel en aliaj

mondoj; sed la korpo estas peza, kruda materio, kaj tial

ĝi malfacile konservas la ricevitajn impresojn, ĉar la

Spirito ne perceptis ĉi tiujn per organoj de la korpo.”

404. Kion ni pensu pri la signifo atribuata al

sonĝoj?

“La sonĝoj ne estas tiel veraj, kiel pretendas la

“antaŭdiristoj de la sorto”, ĉar estas absurdo kredi, ke

sonĝo pri iu afero antaŭsciigas tiun aŭ tiun alian okazon;

ili estas veraj koncerne tion, ke ili prezentas al la Spirito

realajn bildojn, kiuj tamen ofte ne rilatas kun la okazoj

LIBERIĜO DE LA ANIMO 221

de la enkorpa vivo. Iafoje, kiel ni diris, sonĝo estas

memoro, kaj povas ankaŭ esti ia antaŭsento de la

estonteco, kiam Dio tion permesas, aŭ, ankoraŭ, vido de

tio, kio farigas, ĉe tiu momento, en alia loko, kien la

animo transflugis. Ĉu vi ne havas multenombrajn ekzemplojn

pri la aperado, en sonĝo, de personoj, kiuj venas

sciigi al parencoj aŭ amikoj, kio okazas al ili, aperantoj?

Kio alia estas tiuj aperaĵoj, ol la animoj aŭ Spiritoj de

tiuj personoj, komunikiĝantaj kun la via? Kiam vi estas

certaj, ke ja efektiviĝis tio, kion vi vidis en sonĝo, ĉu

tio ne pruvas, ke via imagemo neniom influis sur tiun

fakton, precipe en la okazo, se ĉi tiu ne okupis vian penson

en maldormo?”

405. Ni vidas en sonĝo multajn aferojn, kiuj ŝajnas

antaŭsentoj kaj kiuj tamen ne plenumiĝas; kial tio?

“Ili povas efektiviĝi por la Spirito, kvankam ne por

la korpo; tio estas, la Spirito vidas tion, kion li deziras,

ĉar li iras al ĝi. Oni ne forgesu, ke dum dormo la animo

troviĝas pli aŭ malpli sub influo de la materio, kaj ke,

sekve, ĝi neniam tute liberiĝas de la teraj ideoj; el tio

rezultas, ke la absorbaj zorgoj de la homo en maldormo

povas havigi al la vidaĵo la ŝajnon de tio, kion oni deziras

aŭ timas; jen tio, kion oni vere povas nomi efiko de la

imagemo. Kiam oni estas tre okupita de iu ideo, oni

rilatigas al ĝi ĉion, kion oni vidas.”

406. Kiam ni vidas, en sonĝo, vivantajn homojn,

ja de ni konatajn, fari agojn, pri kiuj ili eĉ ne pensas,

ĉu tio ne estas efiko de pura imagemo?

“Pri kiuj ili eĉ ne pensas – kion vi scias pri tio?

Iliaj Spiritoj povas viziti la vian, kiel vi la iliajn kaj

vi ne ĉiam scias, pri kio ili pensas. Cetere, vi ofte atribuas

al personoj, kiujn vi konas, kaj laŭ viaj deziroj, tion,

kio fariĝis aŭ fariĝas dum aliaj ekzistadoj.”

407. Ĉu estas necesa plena dormo, por ke la Spirito

liberiĝu?

“Ne; la Spirito rericevas sian liberecon tuj, kiam

la sentumoj malvigliĝas; li profitas, por liberiĝi, ĉiujn

222 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

ripozajn momentojn, kiujn la korpo lasas al li. Tuj, kiam

la vivofortoj malvigliĝas, la Spirito elkateniĝas, kaj estas

des pli libera, ju pli malvigla la korpo.

Ankaŭ duondormo, aŭ nura malvigleco de la sentumoj,

ofte prezentas al la Spirito tiajn bildojn, kiajn la sonĝo.

408. Iafoje ŝajnas, ke ni aŭdas, en ni mem, distinge

prononcatajn vortojn, sen ia ajn ia ajn rilato kun tio, kio nin

okupas; kiu estas ties kaŭzo?

“Jes, kaj vi aŭdas eĉ tutajn frazojn, precipe tiam,

kiam la sentumoj ekmalvigliĝas. Tio estas kelkafoje

malforta eĥo de iu Spirito, deziranta komunikiĝi kun vi.”

409. En stato, kiu ankoraŭ ne estas duondormo,

kun fermitaj okuloj, ni ofte vidas klare bildojn, figurojn,

kies plej malgrandajn detalojn ni povas rimarki; ĉu tio

estas vizio aŭ imagaĵo?

“Ĉar tiam la korpo estas iom malvigla, tial la Spirito

penas rompi siajn katenojn: li transflugas kaj vidas;

se la dormo estus kompleta, tio estus sonĝo.”

410. Dum dormo, aŭ duondormo, naskiĝas ĉe ni

ideoj, kiuj ŝajnas al ni tre bonaj, sed kiuj, malgraŭ la

penoj, kiujn ni faras, por ilin rememori, tute forviŝiĝas:

el kio venas tiuj ideoj?

“Ili rezultas el la libereco de la Spirito, kiu, ĉe tiu

momento, pli perfekte ĝuas siajn kapablojn. Ofte, ankaŭ,

ili estas konsiloj, kiujn aliaj Spiritoj donas al vi.”

— Por kio do utilas tiuj ideoj kaj konsiloj, se nia

memoro ilin perdas kaj se ni ne povas profiti el ili?

“Ili iafoje apartenas pli al la spirita mondo, ol al la

korpa; sed preskaŭ ĉiam, se la korpo ilin forgesas,

la Spirito ilin memoras, kaj la ideo revenas en la oportuna

momento, kiel subita inspiro.”

411. Ĉu enkarniĝinta Spirito, dum la momentoj,

kiam li estas for de la materio kaj agas kiel Spirito, scias

la horon de sia morto?

LIBERIĜO DE LA ANIMO 223

“Li ofte ĝin antaŭsentas; alifoje li gin klare konscias,

kaj tiu konscio havigas al li, dum maldormo, la intuicion

pri tiu horo; tiel estas klarigita la fakto, ke iuj personoj

kelkafoje antaŭvidas tre precize sian morton.”

412. Ĉu la aktiveco de la Spirito, dum ripozo aŭ

dormo, povas lacigi la korpon?

“Jes, ĉar la Spirito estas ligita al la korpo, same

kiel nelibera balono al sia fosto; nu, same kiel la skuoj

de la balono malfirmigas la foston, tiel la aktiveco de la

Spirito reagas sur la korpon kaj povas ĉi tiun lacigi.”

Spiritaj vizitoj inter vivantaj personoj

413. El la principo pri la liberiĝo de la animo dum

dormo, ŝajnas rezulti, ke ni havas duoblan samtempan

ekzistadon, nome: la korpan, kiun ni vivas por eksteraj

interrilatoj, kaj la animan, por internaj interrilatoj; ĉu

tio estas ĝusta?

“Kiam la animo estas libera, la vivo de la korpo

cedas al la vivo de la animo; sed ili ne estas, ĝustadire,

du ekzistadoj: ili estas, prefere, du fazoj de sama ekzistado,

ĉar la homo ne vivas duoble.”

414. Ĉu du personoj, sin reciproke konantaj, povas

viziti unu la duan dum dormo?

“Jes; kaj multaj aliaj, kiuj kredas, ke ili sin reciproke

ne konas, ankaŭ kunvenas kaj interparolas. Vi povas,

senkonscie, havi amikojn en alia lando. La fakto, ke vi

iras, dum dormo, al amikoj, parencoj, konatoj, personoj,

kiuj povas utili al vi, estas tiel ofta, ke vi mem tion

faras ĉiunokte.”

415. Kiu povas esti la utileco de tiuj noktaj vizitoj,

se oni ilin ne memoras?

“Ordinare, kiam vi vekiĝas, restas en vi ia intuicio,

kaj tiu estas ofte la origino de iuj ideoj venantaj per si

mem, sen ia ŝajna kaŭzo, sed, fakte, ne aliaj ol tiuj,

kiujn vi ĉerpas ĉe tiuj kunvenoj.”

224 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

416. Ĉu la homo povas, per sia volo, nepre okazigi

spiritajn vizitojn? Ĉu li povas, ekzemple, diri, ĉe enlitiĝo:

ĉi tiun nokton mi volas spirite renkontiĝi kun tiaulo, lin

alparoli kaj diri al li tion aŭ tion alian?

“Jen, kio okazas. Kiam homo ekdormas, lia Spirito

vekiĝas; sed, kion la homo decidis, tion la Spirito estas

ofte tre malinklina fari, ĉar la vivo de la homo malmulte

interesas la Spiriton liberigitan el la materio. Tio

koncernas la tre altkarakterajn homojn, ĉar la ceteraj

pasigas tre malsame sian spiritan ekzistadon: ĉi tiuj sin

fordonas al siaj pasioj aŭ daŭre vivas en neaktiveco.

Povas do okazi, ke, laŭ la celo, kiun ĉiu proponas al si,

la Spirito iros al la personoj, kiujn li deziras alparoli;

sed el la fakto, ke li, dum maldormo, tion deziras, ne

sekvas, ke li tion faros.”

417. Ĉu kelka nombro da enkarniĝintaj Spiritoj

povas tiel kolektiĝi kaj estigi rondojn?

“Sen ia dubo; la ligiloj de amikeco, ĉu novaj aŭ

malnovaj, ofte tiel kolektas plurajn Spiritojn, kiuj

ĝojas, ke ili estas kune.”

Kiel malnovaj estu rigardataj la ligiloj de amikeco

faritaj dum antaŭaj ekzistadoj. Ni kunportas, ĉe vekiĝo, ian

intuicion pri la ideoj, elprenitaj el tiuj kaŝitaj interparoladoj,

sed ni ne scias ties fonton.

418. Ĉu iu persono, kiu kredus, ke unu el liaj amikoj

mortis, en la okazo, se tiu ankoraŭ vivas, povus lin

spirite renkonti kaj, tiel, ekscii, ke li ja vivas? Ĉu, tiam,

tiu persono povus, vekiĝante, havi intuicion pri tio?

“Kiel Spirito, tiu persono povas certe vidi sian

amikon kaj ekkoni ties staton; se al tiu persono ne estas

altrudite, kiel provon, kredi la morton de sia amiko, li

eksentos ties ekzistadon, same kiel li povos antaŭsenti

ties morton.”

LIBERIĜO DE LA ANIMO 225

Kaŝita transiĝo de la penso

419. Kiel klarigi, ke unu sama ideo – iu elpenso,

ekzemple – ekestas samtempe en pluraj lokoj?

“Ni jam diris, ke dum dormo la Spiritoj interkomunikiĝas;

nu, kiam la homo vekiĝas, la Spirito memoras,

kion li lernis, kaj tial la homo kredas, ke li tion elpensis.

Tial, pluraj personoj povas ion samtempe elpensi. Kiam

vi diras, ke iu ideo ŝvebas en la aero, vi uzas figuron

pli ĝustan, ol kiel vi kredas; ĉiu senkonscie kunhelpas

por disvastigi tiun ideon.”

En ĉi tiu maniero, nia Spirito ofte malkaŝas al aliaj

Spiritoj, sen nia konscio mem, tion, kio nin absorbe okupis

dum maldormo.

420. Ĉu la Spiritoj povas interkomunikiĝi, kiam la

korpo tute maldormas?

“La Spirito ne estas entenata en la korpo, kvazaŭ

en fermita ujo; li disradias tute ĉirkaŭ sin; tial, li povas

komunikiĝi kun aliaj Spiritoj, eĉ, kvankam pli malfacile,

en maldormo.”

421. Kiel du homoj, tute maldormantaj, iafoje

ekhavas subite saman penson?

“Ili estas sin reciproke simpatiantaj Spiritoj, kiuj

sin interkomunikas kaj vidas la penson unu de la dua,

eĉ tiam, kiam la korpoj ne dormas.”

Inter Spiritoj, renkontantaj unu alian, ekestas komunikado

de pensoj, kiu faras, ke du homoj sin reciproke vidu

kaj komprenu, sen ia bezono de eksteraj lingvosignoj. Oni

povus diri, ke ili alparolas unu alian per la lingvo de la

Spiritoj.

Letargio, katalepsio, ŝajnaj mortoj

422. La letargiuloj kaj katalepsiuloj ordinare vidas

kaj aŭdas tion, kio okazas ĉirkaŭ ili, sed ili ne kapablas

226 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

manifesti tiujn perceptojn; ĉu ili vidas kaj aŭdas per la

okuloj kaj oreloj de la korpo?

“Ne, tion ili perceptas per sia Spirito. La Spirito

konscias sin mem, sed li ne povas komunikiĝi.”

— Kial li ne povas komunikiĝi?

“Tial, ke la stato de la korpo tion malebligas. Tiu

nenormala stato de la organoj havigas al vi la pruvon,

ke ekzistas en la homo io krom korpo, ĉar tiu ĉi ĉesas

funkcii, kaj la Spirito agas.”

423. Ĉu, dum letargio, la Spirito povas tiel foriĝi

de la korpo, ke ĉi tiu ŝajnas mortinta, kaj poste reveni

en la korpon?

“Dum letargio la korpo ne estas mortinta, ĉar daŭras

plu kelkaj el ĝiaj funkcioj; la vivoforto troviĝas en

latenta stato, kiel en krizalido, sed ĝi ne estas neniigita;

nu, la Spirito estas alligita al la korpo dum ĉi tiu vivas;

kiam la ligiloj estas rompitaj pro la reala morto kaj pro

la diseriĝo de la organoj, disiĝo estas kompleta kaj la

Spirito ne plu revenas al la korpo. Kiam iu persono, kun

eksteraj signoj de morto, revenas al vivo, tio signifas,

ke la morto ne estis kompleta.”

424. Ĉu oni povas, per ĝustatempa zorgo, refortikigi

baldaŭ rompiĝontajn ligilojn kaj redoni al la vivo iun

personon, kiu, manke de helpo, efektive mortus?

“Jes, sendube, kaj vi ĉiutage havas pruvon pri tio.

La magnetismo estas ofte, ĉe tiuj okazoj, potenca rimedo,

ĉar ĝi havigas al la korpo la vivofluidaĵon, mankantan

al ĉi tiu kaj tiam nesufiĉan, por pluigi la funkciadon de la

organoj.”

Letargio kaj katalepsio havas komunan principon, kiu

estas la momenta perdo de la sento- kaj movo-kapabloj pro

ia fiziologia, ankoraŭ ne klarigita kaŭzo; sed ili diferencas

unu de la dua per tio, ke, ĉe letargio, la interrompo de

la vivofortoj estas ĝenerala kaj havigas al la korpo ĉiujn

eksterajn signojn de morto; ĉe katalepsio, tiu interrompo

estas loka: ĝi povas atingi pli aŭ malpli grandan parton

de la korpo, sed la intelekto daŭre kapablas sin libere maLIBERIĜO

DE LA ANIMO 227

nifesti: tial, ne eble estas konfuzi katalepsion kun morto.

Legargio estas ĉiam natura; katalepsio estas iafoje spontanea,

sed ĝi povas esti artefarita kaj forigita per magnetisma

influo.

Somnambulismo

425. Ĉu somnambulismo havas ian rilaton kun la

sonĝoj? Kiel oni povas ĝin klarigi?

“Gi estas stato, en kiu la animo estas pli sendependa

ol dum sonĝo; la animkapabloj estas tiam pli akraj; la

animo havas perceptojn, kiajn ĝi ne havas dum sonĝo,

kiu estas stato de neperfekta somnambulismo.

“Dum somnambulismo la Spirito sin tutan posedas;

troviĝante en ia speco de katalepsio, la materiaj organoj

ne plu ricevas la eksterajn impresojn. Tiu stato sin

manifestas precipe dum dormo, kiam la Spirito povas

provizore forlasi la korpon, kiu estas tute allasita al

ripozo nepre necesa al la materio. Somnanbulismo okazas

tiam, kiam la Spirito, absorbe okupita de iu afero,

komencas ian ajn agon, kiu postulas helpon de la korpo;

tiam li uzas la korpon, same kiel li uzas tablon aŭ ian

alian materian objekton por siaj fizikaj manifestiĝoj, aŭ

vian manon por siaj skribaj komunikaĵoj. En la sonĝoj,

pri kiuj oni konscias, la organoj, inkluzive de tiuj de la

memoro, vekiĝante, ricevas neperfekte la impresojn,

alportatajn de la eksteraj objektoj aŭ kaŭzoj; tiujn

impresojn ili komunikas al la Spirito, kiu, tiam en ripozo,

ekhavas sensaciojn nur konfuzajn, nekonsekvencajn, sen

ia laŭŝajna kaŭzo, ĉar tiuj sensacoj estas miksitaj kun

neprecizaj memoroj ne nur el ĉi tiu, sed ankaŭ el antaŭaj

ekzistadoj. Estas tial facile kompreni, kial la somnambuloj

nenion memoras el tiu stato, kaj ankaŭ la sonĝoj, kies

memoron oni konservas, estas plej ofte sensencaj. Mi diras

plej ofte, ĉar la sonĝoj estas eble sekvo de preciza memoro

pri faktoj, okazintaj dum iu antaŭa ekzistado, kaj

eĉ, kelkafoje, ia intuicio pri la estonteco.”

228 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

426. Ĉu la tiel nomata magneta somnambulismo

havas ian rilaton kun la natura somnambulismo?

“Ĝi estas tio sama, kiel la dua, kun tiu diferenco,

ke ĝi estas nenatura.”

427. Kia estas la faktoro, nomata magneta fluidaĵo?

“Vivofluidaĵo, vivigita elektro, kiuj estas modifitaj

formoj de l’ universa fluidaĵo.”

428. Kiu estas la kaŭzo de la somnambulisma

klarvideco?

“Tion ni jam diris: la animo vidas.

429. Kiel somnambulo povas vidi tra maldiafanaj

korpoj?

“Ekzistas maldiafanaj korpoj nur por viaj maldelikataj

organoj; ĉu ni jam ne diris, ke la materio ne

estas baro por la Spirito, ĉar li ĝin senembarase trapasas?

Somnambulo ofte diras al vi, ke li vidas per la frunto,

per genuo ktp., ĉar vi, tute enmetitaj en la materion, vi

ne komprenas, kiel li povas vidi sen la helpo de organoj;

li mem, pro via deziro, kredas, ke li bezonas tiujn organojn,

sed, se vi lasus lin libera, li konstatus, ke li vidas

per ĉiuj partoj de sia korpo; aŭ, pli bone dirite, li

vidas sendepende de la korpo.”

430. Ĉar la klarvideco de somnambulo estas tiu de

lia animo aŭ Spirito, kial do li ne vidas ĉion kaj kial li

tiel ofte eraras?

“Unue, al la neperfektaj Spiritoj ne estas eble ĉion

vidi kaj ĉion scii; vi ja scias, ke ili ankoraŭ portas viajn

erarojn kaj antaŭjuĝojn; krom tio, kiam ligitaj al la

materio, ili ne ĝuas ĉiujn siajn spiritokapablojn. Dio donis

al la homo la klarvidecon por utila kaj serioza celo, kaj

ne, por ke ĝi malkaŝu al li tion, kion li ne devas scii;

jen, kial la somnambuloj ne povas ĉion diri.”

431. Kiu estas la fonto de la denaskaj ideoj de

somnambulo, kaj kiel li povas precize paroli pri aferoj,

kiujn li ne scias en maldormo, kaj eĉ pri aferoj, starantaj

super lia intelekta kapablo?

LIBERIĜO DE LA ANIMO 229

“Povas okazi, ke somnambulo posedas pli da konoj,

ol kiel vi kredas; kio fariĝas estas tio, ke tiuj konoj ne

sin manifestas, ĉar lia envolvaĵo estas tro dika, ke li

povu ilin memori. Sed, entute, kio estas somnambulo?

Kiel ni, Spirito, kiu enkarniĝis en la materion, por

plenumi sian mision, kaj kiun tiu stato vekas el la letargio,

en kiu li vivas. Ni jam ofte diris al vi, ke ni revivadas

plurajn fojojn: la reenkarniĝo igas lin materiale perdi

tion, kion li lernis dum antaŭa ekzistado; troviĝante en

stato, kiun vi nomas krizo , li memoras tion, kion li scias,

sed ne ĉiam tute; li scias, sed li ne povus diri, de kie

li scias, nek kiel li posedas tiujn konojn. Kiam la krizo

forpasis, tiuj memoroj tute elviŝiĝas, kaj li revenas en

mallumon.”

La sperto montras, ke la somnambuloj ricevas ankaŭ

komunikaĵojn el aliaj Spiritoj, kiuj inspiras al ili tion, kion

tiuj homoj devas diri; tial la Spiritoj helpas iliajn nesufiĉajn

kapablojn; tio estas vidata precipe ĉe la medicinaj receptoj:

la Spirito de la somnambulo vidas la malsanon kaj alia indikas

al li la kuracilon. Tiu duobla ago estas iafoje evidenta

kaj elmontriĝas, krom tio, per jenaj tre oftaj esprimoj:

oni ordonas al mi, ke mi diru, aŭ oni malpermesas al mi

tion diri, k.a. Ĉe tiu ĉi lasta okazo, estas ĉiam danĝere

insisti ĉe li, ke li faru nepermesitan malkaŝon, ĉar tiam oni

malfermas pordon al frivolaj Spiritoj, kiuj pri ĉio parolas

sen ia skrupulo kaj sen ia atento al vero.

432. Kiel oni klarigu la transvidadon ĉe iuj somnambuloj?

“Ĉu la animo ne translokiĝas dum dormo? Tio sama

okazas dum somnambulismo.”

433. Ĉu la amplekso, pli aŭ malpli granda, de la

somnambulisma klarvideco dependas de la fiziologia

strukturo de la korpo aŭ de la naturo de la enkarniĝinta

Spirito?

“De ambaŭ; laŭ la fiziologia organizaĵo, la Spirito

pli aŭ malpli facile liberiĝas de la materio.”

230 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

434. Ĉu la kapabloj, kiujn somnambulo havas, estas

tiaj, kiaj la kapabloj de la Spirito post morto?

“Ĝis certa grado, ĉar oni devas alkalkuli la influon

de la materio, al kiu la Spirito estas ligita.”

435. Ĉu somnambulo povas vidi la ceterajn Spiritojn?

“La plimulto de la somnambuloj tre bone vidas la

Spiritojn; tio dependas de la grado kaj de la speco de

ilia klarvideco; sed ili kelkafoje ne tuj rekonas la Spiritojn

kaj prenas ĉi tiujn por korpaj estuloj; tio okazas

precipe al tiuj, neniom konantaj Spiritismon: ĉar ili

ankoraŭ ne komprenas la esencon de la Spiritoj, tial

ili forte miras pro tiu fakto kaj kredas, ke ili vidas

vivantajn homojn.”

La saman iluzion spertas, ĉe la momento de morto, tiuj,

kiuj kredas, ke ili ankoraŭ vivas. Nenio ĉirkaŭ ili ŝajnas, en

iliaj okuloj, ŝanĝita; la Spiritoj kvazaŭ havas korpojn egalajn

al la niaj; kaj sian propran korpon ili prenas por efektiva

korpo.

436. Ĉu somnambulo, vidanta malproksimen, vidas

el la loko, kie staras lia korpo, aŭ el tiu, kie troviĝas lia

animo?

“Kial tiu demando, se tiu, kiu vidas, estas ja la animo,

kaj ne la korpo?”

437. Ĉar ne la korpo, sed la animo, translokiĝas,

kiel do povas somnambulo sperti, en sia korpo, sensacojn

pri varmo aŭ malvarmo, reganta en la loko, kie troviĝas

la animo kaj kiu estas iafoje tre malproksima de la korpo?

“La animo ne tute forlasis la korpon; ĝi restas ĉiam

altenata al la korpo per sia ligilo; ĝuste ĉi tiu estas la

transigilo de ĝiaj sensacoj. Kiam du personoj sin reciproke

korespondas el unu urbo al alia pere de la elektra

energio, la ligilo inter ties pensoj estas la elektro; per

ĉi tiu ili sin reciproke komunikas same bone, kiel se ili

estus unu ĉe la dua.”

LIBERIĜO DE LA ANIMO 231

438. Ĉu la uzado, kiun somnambulo faras el sia

kapablo, influas la staton de lia Spirito post morto?

“Ĝi forte influas, same kiel la uzado, bona aŭ

malbona, de ĉiuj kapabloj, per kiuj Dio dotis la homon.”

Ekstazo

439. Kia diferenco estas inter ekstazo kaj somnambulismo?

“Ekstazo estas pli perfekta somnambulismo; la animo

de ekstazulo estas ankoraŭ pli sendependa, ol tiu de somnambulo.”

440. Ĉu la Spirito de ekstazulo eniras reale en

superajn mondojn?

“Jes; li vidas tiujn mondojn kaj komprenas la feliĉon

de iliaj loĝantoj; jen, kial li dezirus tie resti, sed estas

mondoj nealireblaj por la nesufiĉe purigitaj Spiritoj.”

441. Kiam ekstazulo esprimas la deziron forlasi la

Teron, ĉu li parolas sincere? Ĉu lin ne retenas la instinkto

de memkonservado?

“Tio dependas de la grado da perfektiĝo de la Spirito;

se li vidas, ke lia estonta pozicio estos pli bona ol

la nuna, li do penas rompi la katenojn, kiuj lin alkroĉas

al la Tero.”

442. Se ekstazulo estus lasita al si mem, ĉu lia

animo povus definitive malligiĝi de la korpo?

“Jes, li povus morti; kaj tial oni devas lin revoki

per ĉiaj rimedoj, kapablaj lin reteni sur la Tero, precipe

igante lin kompreni, ke, se li rompus siajn katenojn, li

farus sian plej bonan paŝon, por ne resti tie, kie li kredas,

ke li estus feliĉa.”

443. Estas aferoj, kiujn ekstazulo kredas, ke li

vidas, kaj kiuj estas evidente kreaĵoj de imagemo, impresita

de la teraj kredoj kaj antaŭjuĝoj. Ĉu do ne ĉio, kion

li vidas, estas reala?

“Por li, ĉio, kion li vidas, estas reala; sed, ĉar lia

Spirito estas ĉiam sub influo de la teraj ideoj, li tion

232 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

eble vidas en sia propra maniero, aŭ, plibone dirite, li

esprimas sin per lingvo konforma al liaj antaŭjuĝoj kaj

al ideoj, en kiuj li estas edukita, aŭ, ankaŭ, al viaj ideoj,

por ke li estu bone komprenata. Precipe el ĉi tiu vidpunkto

li povas erari.”

444. Kiom da fido indas la malkaŝoj de ekstazulo?

“Ekstazulo povas tre ofte erari, precipe tiam, kiam

li volas penetri tion, kio devas esti tenata kiel mistero

en la okuloj de la homo; ĉar tiam li sin tute fordonas al

siaj propraj ideoj, aŭ li estas sub la kaprico de

mistifikantaj Spiritoj, kiuj profitas el lia entuziasmo, por

lin sorĉi.”

445. Kiajn konsekvencojn oni povas tiri el la

fenomenoj de somnambulismo kaj de ekstazo? Ĉu ili ne

estus ia ensekretigo en la estontan vivon?

“Aŭ, pli bone dirite, la pasinta kaj la estonta vivo,

kiujn la homo duonvidas. Li studu tiujn fenomenojn, kaj

tie li trovos la solvon de pli ol unu mistero, kiun lia

prudento vane provas penetri.”

446. Ĉu la fenomenoj de somnambulismo kaj de

ekstazo povas alkonformiĝi al materialismo?

“Tiu, kiu ilin studas bonafide kaj sen antaŭe preta

decido, ne povas esti materialisto, nek ateisto.”

Duobla vidado

447. Ĉu la fenomeno nomata duobla vidado, aŭ dua

vidado, iel rilatas kun sonĝo kaj somnambulismo?

“Ĉio ĉi estas ne pli ol unu sola afero; ĉe tio, kion

vi nomas duobla vidado, la Spirito troviĝas ankoraŭ pli

libera, kvankam la korpo ne dormas. La dua vidado estas

la vidado de la animo.”

448. Ĉu duobla vidado estas konstanta?

“La kapablo, jes; la praktikado, ne. En la mondoj

malpli materiaj ol la via, la Spiritoj pli facile malligiĝas

de la materio kaj interkomunikiĝas nur per la penso,

tamen ne flanken metante la parolon; tial, duobla vidado

LIBERIĜO DE LA ANIMO 233

estas, ĉe la plimulto el ili, seninterrompa kapablo. Ilia

normala stato povas esti komparata kun tiu de viaj

klarmensaj somnambuloj, kaj tial ili sin manifestas pli

facile ol tiuj, okupantaj pli maldelikatajn korpojn.”

449. Ĉu duobla vidado elvolviĝas per si mem aŭ per

la volo de tiu, kiu ĝin posedas?

“Plej ofte ĝi estas spontanea, sed ofte ankaŭ la volo

multe helpas. Prenu, kiel ekzemplon, tiujn, kiujn vi

nomas “antaŭdiristoj de la sorto”, el kiuj kelkaj posedas

tiun kapablon; vi konstatos, ke nenio alia ol la volo

helpas ilin ĝui tiun duan vidadon kaj tion, kion vi nomas

vizio.”

450. Ĉu duobla vidado povas kreski per ekzercado?

“Jes; laboro alportas ĉiam progreson; kaj la vualo,

kaŝanta la misterojn, aerdisiĝas.”

— Ĉu tiu kapablo dependas de la fiziologia strukturo?

“Certe, la individua strukturo ludas sian rolon ĉe

duobla vidado; estas organismoj tute ne taŭgaj por ĝi.”

451. El kio venas la fakto, ke duobla vidado ŝajnas

ia heredaĵo en iuj familioj?

“Simileco de fiziologia konstruo, kiu transiĝas tiel

same, kiel aliaj fizikaj kvalitoj; poste, kresko de la

kapablo per ia speco de edukado, kiu ankaŭ transiĝas

de unu al alia familiano.

452. Ĉu estas vere, ke iuj cirkonstancoj kaŭzas la

duoblan vidadon?

“Malsaneco, alproksimiĝo de iu danĝero, granda

afekcio, povas ĝin kaŭzi. La korpo troviĝas iafoje en

aparta stato, kiu ebligas al la Spirito vidi, kion vi ne

povas vidi per la korpaj okuloj.”

La tempoj de krizo kaj de malfeliĉegoj, la grandaj afekcioj,

resume ĉiaj kaŭzoj de morala superekscitado, iafoje

naskas duoblan vidadon. Ŝajnas, ke, ĉe la danĝero, la Providenco

havigas al ni la rimedon por ĝin deturni. Ĉiuj

sektoj kaj ĉiuj persekutataj partioj prezentas al ni pri tio

grandnombrajn ekzemplojn.

234 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

453. Ĉu la personoj dotitaj per duobla vidado ĉiam

konscias pri ĝi?

“Ne ĉiam; ili ĝin opinias tute natura afero, kaj

multaj kredas, ke, se ĉiuj homoj sin bone observus, al

ĉiu same okazus.”

454. Ĉu oni povus atribui al ia speco de duobla

vidado la sagacecon de iuj personoj, kiuj, havante nenion

eksterordinaran, juĝas la aferojn pli precize ol aliaj?

“Tio faras la animo, kiu disradias pli libere kaj pli

bone juĝas tiam, ol sub la vualo de la materio.”

— Ĉu tiu kapablo povas, ĉe iuj okazoj, havigi

antaŭscion de faktoj?

“Jes; ĝi havigas ankaŭ antaŭsentojn, ĉar tiu kapablo

havas multajn gradojn: iu individuo povas havi ĉiujn

gradojn, aŭ nur kelkajn.”

Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj

duobla vidado

455. La fenomenoj de la natura somnambulismo

ekestas propramove kaj dependas de nenia konata ekstera

kaŭzo; sed, ĉe iuj personoj, dotitaj per tute aparta

fiziologia strukturo, tiuj fenomenoj povas nenature okazi

per la ago de la magnetisma faktoro.

La stato, konata kiel magnetisma somnambulismo,

diferencas de la natura somnambulismo nur per tio, ke

unu estas nenatura kaj la dua estas spontanea.

Natura somnambulismo estas tre konata fakto, kiun

neniu jam povas pridubi, malgraŭ la miregiga flanko de

ĝiaj fenomenoj. Kion do pli eksterordinaran aŭ pli neracian

havas la magnetisma somnambulismo, pro tio, ke, kiel

tiom da aliaj aferoj, ĝi estas artefarita? La ĉarlatanoj,

oni diras, ĝin ekspluatas; tiu estas ankoraŭ unu motivo,

por ke oni ĝin ne lasu en iliaj manoj. Kiam la scienco

ĝin alproprigos al si, la ĉarlatanoj havos multe malpli da

fidindeco ĉe la vulgarularo. Dume, ĉar la somnambulismo,

ĉu natura aŭ nenatura, estas fakto, kaj, ĉar kontraŭ

LIBERIĜO DE LA ANIMO 235

faktoj valoras neniaj ajn argumentoj, tial ĝi antaŭenpaŝas,

spite al la malvolonto de iuj, eĉ en la scienco mem, kien

ĝi penetras tra multego da pordetoj, anstataŭ tien eniri

tra la ĉefa pordo; kiam ĝi tie agos per sia tuta povo,

oni nepre devos rekoni ĝian civitan rajton.

Por Spiritismo, somnambulismo estas pli ol fiziologia

fenomeno: ĝi estas lumo, ĵetita sur la psikologion. Ĝuste

per somnambulismo oni povas studi la animon, ĉar en

tiu fenomeno la animo montriĝas sen ia vualo; nu unu el la

fenomenoj, karakterizantaj la animon, estas klarvideco,

nedependa de la vidorganoj. Tiuj, kiuj kontraŭdiras tiun

fakton, sin bazas sur tio, ke somnambulo ne ĉiam vidas

tiel, kaj laŭ la volo de la eksperimentanto, kiel per la

okuloj. Ĉu estas ja mirige, ke, se la rimedoj estas

malsamaj, la efikoj ne estas samaj? Ĉu estus racie postuli

identajn efikojn tiam, kiam la ilo jam ne ekzistas? La

animo havas siajn proprecojn, kiel la okuloj havas la siajn;

oni devas do taksi tiujn proprecojn laŭ ili mem, kaj ne

laŭ ia analogio.

La kaŭzo de la klarvideco de magnetisma somnambulo

kaj de natura somnambulo estas idente la sama:

ĝi estas atributo de la animo, kapablo, kiu estas esence

propra al ĉiuj partoj de tiu senkorpa estaĵo vivanta en

ni, kaj kiu ne havas aliajn limojn, ol tiujn asignitajn al la

animo mem. Somnambulo vidas ĉie, kien lia animo povas

translokiĝi, kiel ajn granda la distanco.

Ĉe la transvidado, la somnambulo ne vidas la aĵojn el

la punkto, kie troviĝas lia korpo, kvazaŭ per ia teleskopo.

Li ilin vidas tute apude, tiel, kiel se li starus sur la loko,

kie ili troviĝas, ĉar, en efektiveco, lia animo tie estas;

tial, lia korpo estas kvazaŭ nuligita kaj ŝajnas sensenta,

ĝis la momento, kiam la animo ĝin reposedas. Tiu parta

malligiĝo de la animo je la korpo estas nenormala stato,

kiu povas pli aŭ malpli, sed ne senfine, daŭri; ĝi estas

la kaŭzo, kial la korpo sentas sin laca post kelka tempo,

precipe, se la aimo sin donas al intensa laboro.

236 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Ĉar la vidpovo de la animo aŭ Spirito ne estas limigita

kaj havas nenian difinitan sidejon, tial oni klarigas, kial

la somnambuloj ne povas asigni al tiu kapablo iun

specialan organon; ili vidas pro tio, ke ili vidas, ne sciante

kial, nek kiel, ĉar, kiel Spiritoj, ilia vidado havas neniun

difinitan fokuson. Se ili parolas pri siaj korpoj ŝajnas

al ili, ke tiu fokuso troviĝas en la centroj, kie la

vivaktiveco estas plej granda, precipe en la cerbo, en

la epigastra regiono aŭ en la organo, kiu, laŭ ilia opinio,

estas la punkto, kie la Spirito plej persiste alteniĝas al

la korpo.

La potenco de la somnambulisma klarvideco ne estas

senlima. La Spirito, eĉ tiam, kiam tute libera, havas

limigitajn kapablojn kaj konojn, laŭ sia grado da perfektiĝo;

kaj malpli vastaj tiuj estas, kiam li estas ligita

al la materio, kies influon li spertas. Jen, kial la somnambulisma

klarvideco ne estas universala nek neerarema.

Des malpli oni povas kalkuli je ĝia neeraremo, ju pli

deturnita ĝi estas de la celo, kiun la naturo proponis al

si, kaj ju pli oni faras el ĝi objekton de scivolemo kaj

de eksperimentoj.

En la libera stato, kiun li ĝuas, la Spirito de somnambulo

pli facile komunikiĝas kun aliaj enkarniĝintaj

ne-enkarniĝintaj Spiritoj; tiu interkomunikado fariĝas

per kontakto de la fluidaĵoj, konsistigantaj la perispiritojn

kaj servantaj por la transsendado de la penso, kiel

la elektra drato. Somnambulo ne bezonas do, ke la penso

sin manifestu per parolo: li ĝin sentas kaj divenas; tio

faras somnambulon treege impresema kaj inklina al la

influoj de la lin ĉirkaŭanta morala atmosfero. Ankaŭ pro

tio, granda amaso da ĉeestantoj kaj, precipe, da pli aŭ

malpli malvolontaj videmuloj, esence malutilas la disvolviĝon

de la kapabloj de somnambulo; en tia medio, efektive,

tiuj kapabloj kvazaŭ sin refaldas sur sin mem; ili sin

plene disfaldas nur en intima kaj simpatia rondo. La

ĉeesto de malvolontaj aŭ antipatiaj personoj faras sur la

LIBERIĜO DE LA ANIMO 237

somnambulon saman efikon, kian la kontakto de mano

kun sensitivo.

Somnambulo vidas samtempe sian propran Spiriton

kaj sian korpon: ili estas, se tiel diri, du estuloj,

reprezentantaj lian duoblan ekzistadon – la spiritan kaj

la korpan; sed tiuj du estuloj konfuziĝas per la ligiloj,

ilin kunigantaj. Ne ĉiam la somnambulo komprenas tian

situacion, kaj tiu dueco ofte igas lin paroli pri si mem,

kiel se li parolus pri iu fremda persono; tio okazas, ĉar

jen la korpa estulo parolas al la spirita, jen ĉi tiu al la

unua.

La Spirito ricevas novan provizon da konoj kaj da

sperto dum ĉiu el siaj enkorpaj ekzistadoj. Li ilin parte

forgesas dum li estas en tre maldelikata materio; sed,

kiel Spirito, li ilin memoras. Tial, iuj somnambuloj

elmontras konojn superajn al ilia instruiteco kaj eĉ al

iliaj ŝajnaj intelektaj kapabloj. La intelekta kaj scienca

malsupereco de somnambulo, dum maldormo, neniel do

igas supozi la konojn, kiujn li povas montri dum mensklareco.

Laŭ la cirkonstancoj kaj la celo atingota, li povas

ĉerpi tiujn konojn el sia ekzistado mem, el sia klarvideco

de la ĉeestantaj aĵoj aŭ el la konsiloj, kiujn li ricevas de

aliaj Spiritoj; sed, ĉar lia Spirito mem povas esti pli aŭ

malpli evoluinta, tial li povas fari pli aŭ malpli ĝustajn

asertojn.

Per la fenomenoj de somnambulismo, tiel de la natura,

kiel de la magnetisma, la Providenco donas al ni la

nerefuteblan pruvon pri la ekzistado kaj sendependeco de

la animo, kaj igas nin ĉeesti la superbelan spektaklon

de ties liberiĝo; Li tiel malfermas antaŭ ni la libron de

nia destino. Kiam somnambulo priskribas tion, kio okazas

malproksime de li, estas evidente, ke li ja vidas, sed tute

ne per la okuloj de la korpo; li vidas sin mem en tiu

loko kaj sentas sin tien translokita; tie estas do io lia,

kaj, ĉar tio ne povas esti lia korpo, ĝi devas esti lia

animo aŭ Spirito. Dum la homo implikiĝas en la subtilaĵoj

de abstrakta kaj nekomprenebla metafiziko, avide serĉante

238 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

la kaŭzon de nia morala ekzistado, Dio ĉiutage proponas

al ni, antaŭ niaj okuloj kaj sub niaj manoj, la plej

simplajn kaj evidentajn rimedojn por studado de la

eksperimenta psikologio.

Ekstazo estas la stato, en kiu la nedependeco de la

korpo kaj de la animo sin plej klare manifestas, kaj kiu

fariĝas kvazaŭ palpebla.

Dum sonĝo kaj dum somnambulismo, la animo

travagas la terajn mondojn; dum ekstazo, ĝi penetras

nekonatan mondon, tiun de la eterecaj Spiritoj, kun kiuj

ĝi komunikiĝas, tamen ne transpasante difinitajn limojn

ĉar, alie, ĝi rompus la ligilojn, kiuj ĝin tenas ĉe la korpo.

Ia blindiga, stranga brilego ĝin ĉirkaŭas; harmonioj, ne

konataj sur la Tero, ĝin ravas; nedireble agrabla stato

ĝin penetras; ĝi anticipe ĝuas la ĉielan feliĉon, kaj oni

povas diri, ke ĝi metas piedon sur la sojlon de la eterneco.

En la ekstazostato la neniiĝo de la korpo estas

preskaŭ kompleta; restas al ĝi, por tiel diri, nur la organa

vivo, kaj oni sentas, ke la animo estas al ĝi alligita per

nenio krom simpla fadeno, kiun la plej malgranda peno

rompus senrevene.

En tiu stato, ĉiuj teraj pensoj malaperas, por cedi

lokon al tiu elpurigita sento, kiu estas la esenco mem

de nia nemateria estaĵo. Tute fordonite al tiu ravega

rigardado, ekstazulo konsideras la vivon nur kiel momentan

halton; por li, bonaĵoj kaj malbonaĵoj, la surteraj

maldelikataj ĝojoj kaj vantaĵoj estas nur bagatelaj

okazetoj de vojaĝo, kies finon li plezure vidas.

Fariĝas al ekstazuloj tute same, kiel al somnambuloj:

ilia mensklareco povas esti pli aŭ malpli perfekta, kaj

iliaj Spiritoj mem, laŭ siaj niveloj, estas ankaŭ pli aŭ

malpli kapablaj koni kaj kompreni la aferojn. Iafoje

estas en ili prefere ekzaltiteco ol vera mensklareco, aŭ,

plu ĝuste dirite, la ekzaltiteco malutilas la mensklarecon;

tial iliaj konigoj estas ofte miksaĵoj el veraĵoj kaj eraroj,

el superbelaj kaj absurdaj, eĉ ridindaj, aferoj. Malsuperaj

Spiritoj ofte profitas el tiu ekzaltiteco – kiu estas ĉiam

LIBERIĜO DE LA ANIMO 239

kaŭzo de malfortiĝo, kiam oni ne scias ĝin subigi –, por

superforti ekstazulon; kaj por tio ili sin vestas per ŝajnoj,

kiuj lin daŭre tenados kun ideoj kaj antaŭjuĝoj, kiujn

li nutras en sia maldormostato. Tio estas rifo, sed ĝi

ne ĉiam staras; koncernas nin juĝi la demandon malvarme

kaj taksi la malkaŝojn de ekstazuloj per la pesilo de

l’ prudento.

La liberiĝo de la animo iafoje okazas dum maldormo

kaj naskas la tiel nomatan duoblan vidadon, kiu havigas

al homoj per ĝi dotitaj la kapablon vidi, aŭdi kaj senti

trans la limoj de niaj sentumoj. Tiuj homoj perceptas

forestantajn aĵojn ie ajn, kien la animo etendas sian

agopovon; ili vidas, se oni povas tiel diri, per sia ordinara

sentumo kaj kvazaŭ per okuliluzio.

Ĉe la momento, kiam okazas la fenomeno de duobla

vidado, la fiziologia stato estas aliigita; la okuloj havas

ian neprecizan rigardon: la ekstazulo rigardas, tamen ne

vidante; lia tuta mieno reflektas ian ekzaltitecon. Oni

konstatas, ke la vidorganoj ne partoprenas en la fakto,

pro tio, ke li ne ĉesas vidi, kvankam liaj okuloj estas

daŭre fermitaj.

Tiu kapablo ŝajnas al ĝiaj posedantoj tiel natura kiel

la ordinara vidpovo; ĝi estas, laŭ ilia opinio, atributo

de la propra memo kaj ŝajnas al ili neniel eksterordinara

afero. Forgeso plej ofte sekvas tiun paseman klarvidecon,

kies memoro, ĉiam pli nepreciza, fine malaperas, kiel tiu

pri sonĝo.

La potenco de la duobla vidado varias ekde konfuza

sensacio ĝis klara, preciza percepto de ĉeestantaj kaj

forestantaj aferoj. En sia malplej elvolviĝinta stato, tiu

kapablo havigas al iuj individuoj takton, sagacecon, ian

certecon pri siaj agoj, kiun oni povus nomi la ĝusteco

de la morala ekrigardo; pli elvolviĝinta, ĝi vigligas la

antaŭsentojn; kaj ankoraŭ pli elvolviĝinta, ĝi montras

la pasintajn aŭ la baldaŭajn okazojn.

Natura kaj nenatura somnambulismo, ekstazo kaj

duobla vidado estas nenio alia, ol varioj aŭ modifitaj

240 LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

formoj de unu sola kaŭzo; tiuj fenomenoj, same kiel la

sonĝoj, troviĝas en la Naturo, kaj tial ili ekzistis de post

la origino de la tempo; la historio sciigas al ni, ke ili

estis konataj kaj eĉ ekspluatataj ekde la plej antikvaj

tempoj; kaj en tiuj fenomenoj estas trovata la klarigo

de granda nombro de faktoj, kiujn la antaŭjuĝoj igis

konsideri supernaturaj.