Projekciologio

|
|
|
|
MALFERMO
Projekciologio
estas la studo, pri la kapablo de la inteligenta homo sin projekcii konscie
ekster la korpo. Ankaŭ konata per diversaj terminaroj kiel “disfaldado de la
spirito”, “Astrala projekcio” “Projekcio de la psika korpo” ,
“Projekcio de la Konscio” aŭ
eksterkorpaj eksperimentoj.
Sin
projekcii estas natura fakultato de la spirito, ke malgraŭ meze de la
surtera, materiala vivo, povas
malproksimiĝi de la korpo, kun zorgo kaj respekto al la Vivo.
Kio
estas la korpo sen tiu inteligenteco, nomata memo aŭ spirito? Amaso da karno
kun organisma vegetala vivo. Dume la korpo iamaniere restas trankvile, la
spirito lasas ĝin, por ĉeesti en
alia sfero de la vivo. En tiu dimensio, nevidebla de la homoj, ni povas sperti
interesan travivon, konatiĝi spiritoj jam
forpasintaj de la surtera vivo kaj ankaŭ aliaj kiuj progresas en alia planedo,
sed nin vizitas kaj helpas al la homara evoluo. Ni povas laŭ permeso de Dio
rememori faktojn de niaj surteraj pasintaj vivoj kaj scii la kaŭzojn de niaj
nunaj suferoj kaj ĝojoj.
Kelkaj komentas pri kio fakte ne konas, dirante ke estas nur sonĝoj. Al ili mi demandas, ĉu ili havas sonĝojn kiuj daŭre sekvas kaj meze de tiuj temoj, multe lernas pri la nuna vivo? Ordinare la personoj kiam revenas al la korpo, ne rememoras ĉion, nur senordajn partojn, pri kio vidis kaj vivis dum tiu foriro.
La
obstaklo por ne sukcesi tiun eksperimenton estas, ke ni timas kion ni ne konas.
La
bazo de tiu konsciigo estas ripozi sen multe da dormo, malstreĉi la
muskolojn, nervojn kaj silentigi la pensojn, atendante la oportunon sin
antaŭenĵeti for de la korpo kun la plena konscio.
Se vi ekkonsciiĝas pri via projekcio, por ke vi konkludu, ĉu mi estas for
aŭ ne, rekomendinda estas, ke vi serĉu vian korpon. Vi povas stari aŭ flosi
en la aero, dum via korpo estas tute senmova sur la lito. Dum la afero ankoraŭ
prezentiĝas tute nova, marŝu ene de via hejmo, en alian ĉambron. Rimarku
ĉion por konstati poste, ke vi ĉeestis tie, tio estas, nur konscie
projekciita. Kiam la afero jam estas normala, vi povas foriri de la hejmo.
Sendube, ni povas ekster la korpo, vidi alian dimension, ĉeesti, lerni, labori,
helpi kaj kontakti karajn ekster-korpajn ulojn aŭ koni pli pri si mem ktp,
ktp... La instrumento por pruvi tion estas ne materia, ni utilas la konscion!
Eble
pro mia fido je la supereco de Dio, kun la certeco pri nia vivo eterna en la
Kosmo aŭ pro io ajn mi ne scias, mi sin
projekcias trankvile, dezirante al la leganto tiun saman trankvilecon.
Jen
miaj raportoj, eble longaj, sed ĉiu sperto estis delikate tute nova.
Legu kelkajn ĉapitrojn:
|
4 - La promeno 5 - Ĉu studo aŭ promeno? 6 - Vojaĝo al mia pasinteco 7 - La nuna vivo estas la plej bona 8 - Ago kaj reago 9 - Mia agado |
10 - Donante oni ricevas 11 - Mi donas kiun mi havas 12
- Ekster-korpa sperto 13 - Disciplino, persisteco, amo al la tasko 14 – Spiritismaj konoj estas konsolaj 15 - Psikfonacio 16
- Psikografio 17
-Esperanta Evangelia studo Konkludo |