Projekciologio
Transloĝiĝo nova vivo
Jen bela mateno en Jacareí (Ĵakareí), eta urbo de ŝtato San Paŭlo, sudoriento de Brazilo.
Ni transloĝiĝis al tiu urbo, ĉar Stew, mia edzo, kiel stevardo en aera entrepreno, nun ekvojaĝas el Internacia Flughaveno de Guarulhos (Gŭaruljos). Ni serĉis trankvilan lokon por loĝi for de la ĉefurbo, sed samtempe tre proksime de la flughaveno je ĉirkaŭ cent kilometroj.
Estis la unua tago en tiu nekonata urbo, sen parencoj, sen amikoj kaj sen ia ideo pri ĝi. La kvartalo estis tre simpla, proksime de la busstacio, por ke Stew lasu la aŭtomobilon por mi, tiutempe kun du infanoj.
Nun mi estas fakte nur dommastrino! Mi ankaŭ laboris en la sama aera entrepreno kiam fraŭlino, post ni decidis havi filon kaj ne ĝin lasi laŭzorge de aliaj. Post kvar jaroj ni adoptis infanon. Dum la lastaj du jaroj, mi kantis en la granda, agrabla, klasika Ĥoruso Carlos Gomes, sed pro la transloĝiĝo mi rezignis al tiu plaĉo.
Hodiaŭ inter aranĝi pli bone la domon aŭ promeni kun la infanoj, tiu lasta estis pli amuza kaj ni vizitis la Parkon de la Eŭkaliptoj kiuj prezentiĝis al ni plenaj je floroj blankaj kaj flavaj. La oleo de la bonodoraj folioj estas uzataj farmacie kaj la ligno ankaŭ utiligataj de kelkaj.
Parolante kun loĝantaj patrinoj mi sciis, ke en la nomo de la urbo Jacareí, tiu fortprononca fina litero “ í ” signifas “loko” en ia indiĝena lingvo, kaj jacaré estas reptilio de la familio de aligatoroj, do, tiu sovaĝa regiono, antaŭ fariĝi urbo, estis plenplena de tiu malbela, grandabuŝa besto.
La infanoj revenis lacaj kaj nur vespere mi povis malpaki la donacon kiun mi aĉetis, hieraŭ, al mi mem en San Paŭlo, okaze de nia transloĝiĝo por mia okupo. Estis la libro “Esperanto sen Mestre” (Esperanto sen Gvidanto) de Francisco Valdomiro Lorenz kaj dulingva Vortaro.
Du aferoj alportis min al tiu celo lerni la lingvon. Unue, nia kantado en la ĥoruso estis ne nur portugallingve, sed ankaŭ hispane, itale kaj aliaj tre malfacilaj lingvoj. Iun tagon ni ludis la kantojn, kaj pro tio ke kelkaj muzikoj mi ankoraŭ ne kantis antaŭe, kun ia honto mi demandis: “ĉu tiu muziko ne estas itala, nek hispana, do kia ĝi estas?” kelkaj respondis samtempe: “Esperanto!” Ba!
Mia neklereco restis sammezure ja. Ni daŭrigis la rolon kanti sen alia komento kaj nur en la fino du junaj virinoj klarigis al mi pri la internacia lingvo, kiu eble mi estas tiel distriĝema, ke antaŭ tio mi neniam aŭdis pri ĝi. Due, alloga afero estis por mi la nomo de la aŭtoro de la lernolibro, ĉar kiam mi pentras oleon sur tolaĵo, mi delonge elektis uzi pseŭdonimon M. Lorenz evidente la familia nomo de la aŭtoro de la verko.
Mi ne bezonas diri pri mia klara konsento pri la esenco de la lingvo, sed en Brazilo ĝi ne estas nur de egaleco, neŭtraleco, libereco kaj cetere, sed forta sento de frateco inter la samideanaro. Tiu nobla sento ĵetis min sur la libro ĝis frumatene. Post mi dormis malmulte, sed ellitiĝis senlace kun renoviga energio.
Tiel sekvis multaj frumatenoj da studo, nur post la dormo de miaj filoj, vere ĝuaj momentoj. Post kelkaj tagoj mi jam “baptis” ĉiun objekton ĉirkaŭ mi per esperanta nomo.
Mia edzo reveninte de la vojaĝoj, nun trovas sian edzinon kun entuziasmo parolante esperantajn vortojn aŭ malgrandetajn frazojn. Envolviĝintaj pri tiu etoso ni serĉis en la urbo esperantan kurson, sed ni ne trovis. La studo daŭrigis tiamaniere.