Projekciologio

2 - La vizitanto


Iun tagon, dum miaj filoj ludis en la korto kaj mi zorgis pri la ĝardeno, proksimiĝis mia plej juna filo dirante al mi, ke maljunulo estas sur la muro kaj parolas al mi. Mi rigardis al la muro de mia domo indikata de li kaj kun pacienco mi klarigis ke “mi ne vidas lin”. Guĉjo insistis ke li estas sidiĝinta sur la muro, sed parolas strange. Mi respondis: “Bone, diru al li ke se estas por la Malbono iru for, sed se estas por la Bono mi parolos al li poste, ĉar nun mi estas okupata”. La infano trankviliĝis, diris ke li komprenis, kaj daŭrigis la ludon kun la frato.


Mi konfesas, ke post kelka tempo mi ankaŭ forgesis, ĉar kutime la infanoj havas fantaziojn tute naturaj dum infaneco.
Jam fariĝis eble unu monato de tiu ĉiutaga lernado de la lingvo, sed konsiderante min ne tiel inteligenta, kutime mi faris plurajn ekzercojn. En tiu vespero mi sentis grandan volon dormi, ĉu pro la ĝardeno-zorgo laceco, ĉu pro mia merito, mi decidis tre bone dormi.
Jen mia sonĝo:

“Mi aŭdis la sonorilon ĉe pordo, estis frumatene. Mi vekiĝis kaj sidiĝis sur la lito. Ĉu Stew revenus sen telefoni al mi?
Kiam mi ĝuste sidiĝis, mi vidis viron ĉe pordo de mia dormoĉambro, kiu diris:
- Estas mi kiu alvenas por paroli al vi. 
Kun spontaneeco mi demandis: 
- Ĉu vi estas sola? 
Li respondis: 
- Ne, mi estas en grupo kiu atendas min antaŭ via domo”.
Li parolis en perfekta Esperanto kaj mi tute komprenis”.

Kiam mi vekiĝis matene, per vekhorloĝo, mi ankoraŭ rememoris pri lia voĉo kaj la temo de la parolo.
Mi ellitiĝis rapideme, ĉar mia filo Mark iros al la lernejo kaj mi bezonas helpi al li.
Post tiu tasko, denove sola, mi ne plu rememoris pri la konversacio kun la viro, en la sonĝo, sed mi ankoraŭ rememoras, ke li havas tute blankajn harojn, la blanka haŭto ne estas maljuna, iom matura, sed tute sen haŭtosulketojn, kun trankvila mieno kaj brilaj verdaj okuloj. Kaj nun, mi ne rememoras plu... la enhavon de lia parolo. Mi forgesis preskaŭ la tutan sonĝon, kiu estis treege klara, bedaŭrinde.
La sekvantan vesperon, mi studis malmulte, ĉar studi sola foje estas teda, mi preferis dormi kaj eble sonĝi kun iu ajn parolante la lingvon.
Jen mia sonĝo:

“Denove mi aŭdis la pordosonorilon kaj vekiĝis, sidiĝis sur la lito kaj rigardis ĉirkaŭen. Mi nek pensis pri la ebleco alveni mian edzon. Ĝoje, mi estis la unua diri: “Bonan vesperon” kiu li reciproke respondis: “Bonan vesperon” kaj sidiĝis ĉe mi. Mi tuj rakontis pri mia nekapablo rememori bone pri lia vizito, kaj li rekomendis al mi alnoti ĉion, tuj post mia vekiĝo”.
Tion mi faris, kaj mia filo preskaŭ maltrafis la lernejan buson pro la neakurata preparo.
Post lia foriro, mi legas la alnotaĵon:
Li diris, ke mi povas nomigi lin Albino. Mi ne sonĝas, vere ni dialogas. Li ne vivas surtere kiel mi en karna korpo. Li vivas en alia sfero kun alia pli subtila korpo. Mi perceptas lin nur kiam li volas kaj kiam mia korpo ripozas.

Poste legi tion, mi rememoris eĉ lian seriozan samtempe karesan voĉon. Se mi ne legus la alnotaĵon, jam mi ne povus rememori ĝin. Strange, mi perdas memoron rapide. Mi intencis vekiĝi pli frue per vekhorloĝo, por alnoti pliajn detalojn se io okazos denove, sed vane.
Mia edzo revenis por pasi ĉe ni tri tagojn. La infanoj kaj mi estis feliĉaj. Kiam Stew libertempas, estas libertempo por mi, ĉar li insiste volas zorgi pri la matenvekiĝo de Mark por ke iru al lernejo. 


Mi rakontis al li pri miaj “sonĝoj” kaj montris mian alnotaĵon, li legis kun intereso. Tamen, matene li ellitiĝis frue kaj la du infanoj ankaŭ, kiam la patro ĉeestas ĉio estas festo. Mi vekiĝis kun la bruado de la tri, ellitiĝis senzorge, nek pensis skribi io ajn. 
Posttagmeze, rigardante florbudon, sentante la grundon sub miaj piedoj, mi pensis “mi vivas sur la tero” kaj intime mi dankis tiun mian vivon. Ankaŭ mi decidis ne atenti plu pri la “ne sonĝo” aŭ skribo. Foje, mi serĉis en la fundo de mia memoro ion, sed trovis nenion.


Ni pasis belan semajnofinon, post mia edzo vojaĝis. La infanoj dormis kaj mi studas la lingvon. Mi progresas bone en la esperanta lernado. Kiam miaj palpebroj estis pezaj pro dormo, mi ĵetis la esperantan kajeron sur la tapiŝo apud mia lito, eble ĝi estus necesa.
Mi dormis agrable, ŝajnas ke dum longe.
Jen kio mi “sonĝis”:

“Mi vekiĝis pro la aŭdo de la sonorilo, mi sidiĝas kaj ellitiĝas rapide, foriras de la ĉambro, marŝas meze de la vizitoĉambro ĝis la pordo, ĝin malfermas kaj vidas Albinon. Mi montris la sofon kaj ni sidiĝis. Mi diris kun surprizo kaj kontento:
- Mi ĵus vekiĝis! 
Li trankvile demandis: 
- Kiel vi fartas nun?
- Bone.
- Ĉiuj la korpoj ripozas...
- Jes, vere. Vidu miajn filojn.
Ni iris nur ĝis la pordo de la ĉambro kie miaj filoj kuŝas, sed ni ne pli proksimiĝis de la infanoj. Ŝajnas ke alia intereso puŝis min por la alian ĉambron, la mia. Apenaŭ mi eniris en la dormoĉambro, mi vidis min dormante sur la lito...”

Kaj mi vekiĝis, kun okuloj malfermegaj, kun forta batado de la koro.
- Ha, ah! mi estas viva.
Mankis dek minutoj por mia ellitiĝo laŭ la vekhorloĝo, mi prenis la esperantan kajeron por skribi. Mi haltis heziteme, ĉar mi ne sciis kion alnoti. Kun certa timo ke iu venu legi, mi skribis kion mi jam menciis kaj fine skribe pensis:
Mi vidis min mem dormante sur la lito, sed fulme mi pensis ke mi estus morta. Kial mi povus esti morta, se mi pensis, marŝis ene de la domo kaj mia koro forte batas?
Mia korpo estas tute egala al la alia. La karna korpo ŝajnas pli peza.

Plurfoje dum la tago mi pensis pri tiu okazo, sed vespere mi evitis pensi pri tio, ĉar mi ne volis esti allogita vivi la samon de la pasinta nokto. Mi studis iomete, sed mi ne sukcesis plenan koncentriĝon en la leciono. Memlerni estis tre agrabla al mi, ĉar kutime mi ne elportas lecionojn lernoĉambre, ĉar studobjekto ĉiam estas prezentata malrapidege kun la ideo ke lernantoj estas tre idiotaj. Nun, mi sentas mankon de kolegoj por interŝanĝo de ideoj, pri konversacia praktiko. 
Mia edzo telefonis dum la tago, hodiaŭ li tranoktos en Rio de Ĵanejro. Li komentis pri eltrovo en telefonlisto de esperanta institucio kaj li intencas en la sekvanta tago, viziti ĝin.
Mi ne volis dormi, sed estis nekonscia timo. Post studo, mi prenis dikan ekzempleron de romano por mia distraĵo dum la tuta nokto.


Mi ellitiĝis peze, lacege. La taskoj en la hejmo malglatiĝis. Mi insistis por mia dujara filo dormi tuj post tagmanĝo, sed li ne volis. Najbara junulino petis al mi iri kun Guĉjo ĝis sia hejmo, mi tute konsentis, tuj post mi kuŝis sur la lit-reto pendante en la verando. Rapide mi dormis.
Jen ŝajna sonĝo:

“Trankvile mi malfermis la okulojn pro agrabla forta lumo apud mi. La suna tago estis brila, sed tiu lumo estis diferenca, nek varma, nek malvarma. Mi fiksis la rigardon kaj meze de tiu lumo fariĝis lia figuro, Albino. Malgrandiĝis la lumo, samtempe grandiĝis lia ĉeesto, tute tuŝebla laŭ etendo de mia brako. Kaj tion mi faris por atingi lin kaj eble peti helpon por kompreni la celon de lia vizito.


Mi malpeze staris antaŭ lia firmaj brakoj invitante min al lia ĉirkaŭbrako. Kaj mi lasis min esti volvita de tiu karesoplena ĉirkaŭbrako. Mi kuŝis la kapon sur lia ŝultro kaj mi sentis lian respekton kaj protekton. Mi ploris, kun larmoj garditaj interne de mi ŝajne eterne. Kia malplenigo de sentoj negativaj pri timo kaj nescio. Nun, mi ne nur streĉas al li, sed mia koro malfermas por ricevi tiun lumon en mi. Lia vesto estis tute blanka, kaj mi sentis min ion malpura, kvazaŭ mi makulas la blankecon de lia vesto tuŝante mian vangon, sed mi volis tie resti senfine... Subite mi sentis flankan ritman movon...”

Mi malfermis la okulojn, estis Guĉjo kiu ride balancis mian reton.
Mi vekiĝis por la surtera vivo, sed mia vizaĝo estis tute malseka pro la larmoj. Mi ankoraŭ sentis la tuŝon de lia ĉikaŭbrako malaperante de mia percepto. Mi kalkulis malmute da tempo la daŭro de tiu dormeto, sed mi elretiĝis kun alia fizika vivforto.
La tempo ĝis vespere ŝajnis al mi tre longa. De nun mi decidis ke nova kajero kuŝas sur mia apudlita tableto por alnotaĵoj ne nur matene, ankaŭ meze de la nokto se necese.


Vespere, mi ne volis studi la lingvon, ankaŭ ne volis fini la legadon de la romano, mi volis nur dormi por la renkontiĝo kun Albino. Tiu maltrankvileco malhelpis al mi dormi, fine laca mi dormis, preskaŭ frumatene. Kiam mi vekiĝis en mia menso estis nur blanka panelo, sen ia okazaĵo.
En la sekvanta tago, Stew alvenis kun tri facilaj legolibroj en Esperanto. Kia entuziasmo!
Kiam mia edzo alvenas fortiras nin de la rutino. Mi dormas tre malfrue pro ia promeno aŭ vido de filmoj. Foje mi pensis, ke eble Albino ne trovas sufiĉan etoson por aperi aŭ mia edzo ne estas invitata por tiu renkontiĝo. Mi scias, ke kiam Stew ĉeestas mi restas tre okupata, eĉ legi esperantan libron estas malfacila.
Li vojaĝis denove, kaj denove maltrankvile mi atendis la dormon aŭ viziton de Albino. Kelkaj tagoj pasis, mia edzo venis kaj iris kaj nenio okazis.


La unua legolibro enhavis multajn novajn vortojn por mi. Jam la dua, kun plia sperto, la legado iris glate. En la aventuro, la suspenso allogis min koncentriĝi kaj firme atingi la finon en tiu nokto. Mi sentis dormon, sed mi ne volis dormi antaŭ la lasta paĝo. En momento, malrapidete, miaj okuloj forestis de la teksto, por imagi la scenon pri kio mi legis. 
Jens kio okazis:

“Ĝuste tiel, dolĉa voĉo de Albino diris ĉe mia orelo. “Mi estas tie ĉi”. Mia korpo haltiĝis kiel statuo, la okuloj duonfermitaj. Mi ne memoras mian stariĝon, sed mi staras ĉe la dekstra flanko de Albino, kaj ni rigardas min. Mi atente aŭdis lian klarigon, sed kiam la libro falis el miaj manoj, mi reviviĝis”. 
Tuj mi prenis la kajeron kaj alnotis:


Mi vidis nur mian korpon, vivan, ĉar la organismo laboras. Mi mem restis ĉe la dekstra flanko de Albino. La korpo ne pensas, ne parolas, ne agas sen mi ene de ĝi. La karna korpo estas mia instrumento, por mi aktivi sur la sceneja materio de la tero. Mi pensas kaj havas volon. La korpo obeas min. La instinkto de protekto funkcias en ambaŭ, sufiĉis tiu libro fali el la manoj, mi zorgis pri la bonstato de la korpo, revenante en ĝin. Pro tio mi ne povas forlasi la korpon, sen ĝia sufiĉa ripozo kaj protekto. Mia maltrankvileco ne ripozigas la korpon kaj malfaciligas nian kontakton.

Mi legis kaj relegis pensante, ĉu mi jam forgesis parton de lia diraĵo? Post minutoj, mi fermis la kajeron kontente, ĉar mi trovis mian nazon pli bela ol mi vidas sur spegulo, eble en vid-angulo tute nova por mi.

reveni