Projekciologio
3 - La helpanto
En la sekvantaj tagoj, mi bezonis trinki kvietigan teon, por mia akiro de sufiĉa sereneco, ĉar la rememoro pri la lastaj okazintaĵoj lasis min iom ekscitita. Ankaŭ mi provis fizike malstreĉigi la muskolojn kaj nervojn de la korpo kun la pretendo apartigi min de ĝi, sed estis vane.
Dum tiuj provaĵoj, mi rimarkis ke miaj manoj kaj piedoj restis malvarmaj, tio indikis mian ankoraŭ streĉiĝon.
Pluraj tagoj pasis sen speciala okazo. Certa posttagmezo, miaj filoj kun la patro spektis televidilon. Mi diris al ili pri mia intenco legi iomete kun sufiĉa silento en mia dormoĉambro.
Fakte mi decidis kuŝi sur la lito, volvita de granda lankovrilo por varmigi mian tutan korpon precipe manojn kaj piedojn. Mi lasis for de la kovrilo nur mian vizaĝon, kovrante bone la orelojn kaj harojn. Mi faris profundan malstreĉiĝon eble mi dormetis.
Okazis momento, ke mi tute forgesis pri mi, en impulso tute natura mi ellitiĝis, stare mi turnis la kapon por vidi la liton, tie kuŝata estis mia korpo. Pro la surprizo, mi perdis la serenecon kaj nekontrolebla forto revenigis min ene de la korpo.
Nekredeble! Kia kontento, mi sukcesis la sperton, forlasi la korpon dum sekundoj, sen ĉeesto de Albino.
Mi ne sukcesis ne diri tiun okazintaĵon al mia edzo kaj al la 6-jara Mark.
Dum pluraj tagoj mi atendis la viziton de Albino, sed tute vane.
Iun nokton, frumatene, en mia vizitoĉambro, mi sidas pensante pri la neceso de plia solidareco inter la homaro, unu helpante alian per intelekta, materiala, morala aferoj, ĉar la helpo rapidigas la progreson ne nur de la homo, sed de la planedo. Estas malfacile helpi al portugallingvanoj, neeble al alilingvanoj. Esperanto estas ankoraŭ ne tre konata, kiom da jarcentoj pasos por ĝia komuna uzado por interŝanĝo de ideoj, kun la homo en ĉiu ângulo de nia mondo... Nia mondo estas treege vasta.
Mi turnis la kapon tute nature kaj vidas la venon de alta viro en simpla monaĥa vesto, laŭ modo Francisko el Asizo kun bruneta haŭto kaj kaŝtankoloraj okuloj. Li ne eniris al la ĉambro per enirpordo, sed li venis el mia dormoĉambro.
Lia ĉeesto transdonis al mi mildan surprizon kaj respekton. Mi diris:
- Albino venis kun vi?
- Li estas tre malproksime de ni. - Li respondis per dolĉa voĉo. Ridetis kaj demandis:
- Ĉu vi jam vidis bone vian korpon?
- Mia korpo... - mi min palpis kaj asertis:
- Ho! mi estas for de mia korpo.
- Jes.
- Mi ne perceptis mian apartiĝon de la korpo...
- Vi jam faras tion tute nature, preskaŭ ĉiuj noktoj.
- Kiam mi vekiĝas , neniam mi memoras pri vi.
- Nur kiam vi ricevas magnetisman energion por fortigo de via konscio, vi sukcesas memori.
- Ha! Albino aplikas tiun magnetismon per delikata mangesto kaj mi sukcesas rememori kun sufiĉa tempo por alnoti nian dialogon.
En tiu momento mi rimarkis ke nia dialogo estis portugallingve. Kaj mi demandis:
- Ĉu Albino diferencas de vi?
- Li estas eksterterano.
- Ĉu mi kaj vi ne estas eksterteranoj? Mi demandis kun scivolo. Li pacience respondis:
- Ne, se vi naskiĝis sur la Tero, gajnis de la Kreinto korpon, vi povas aktive vivi en la surtera plano de la vivo.
- Mi ne sukcesas priskribi la senton de feliĉo ke mi ĝuas dum tiuj momentoj for de mia “peza” korpo. Ĉu vi komprenas?
- Tute.
- Iam vi diris, ke jam vivis surtere.
- Jes, pluraj ekzistadoj surtere ĝis jarcento XII post Kristo.
- Ĉu vi reenkarniĝos denove?
- Ne plu.
- Ĉu vi bedaŭras tion?
- Ne, mi dankas tion.
- Mi induktis apartigon de mia korpo...
- Jes, sed vi bezonis mian helpon.
- Ho! Mi pensis ke mi sukcesis ĝin tute sole!
- Vi tion faras tute nature, kiam estas sufiĉa etoso, protekto, rimedo por apartigo laŭ via volo. Tamen, kiam vi volas, sen sufiĉa kondiĉo, vi bezonas helpon.
- Ĉu mi donis al vi multe da zorgo?
- Jes, ĉar mi bezonis zorgi pri vi kaj pri via familio, por ke ili ne malhelpu vin.
- En tiu kazo, kiel mia familio povus malhelpi min?
- Se iu abrupte vekas vin, vi povas ne ĝuste reveni al la korpo.
- Kaj se tio okazus...
- Vi sentos doloron en la korpo kaj volon dormi, por ĝustigi la revenon al la korpo.
- Lastempe vi diris al mi, ke mi bezonas rimarki la diferencon inter spiritoj kaj homoj.
- Tamen, ni parolos poste, ĉar vi baldaŭ bezonos vekiĝi...
- Jes, mi iros al mia ĉiutaga vivo – ni ambaŭ staris, mi serĉis lian manon kaj kisis ĝin kun plena kareso kaj danko.
- Dankon, mia kara helpanto – li spiris profunde, lia rigardo diris senvorte kaj neforgeseble por mi. Dum tiu longa rigardo, mi movis malrapide la maldekstran manon ĝis mia nuko, palpis ian kreskaĵon, sed tiu forto kiel antaŭe puŝis min al la korpo.
Mi vekiĝis trankvile, prenis mian kajeron kaj skribis per unu sola impulso por ne forgesi tiun supran dialogon.
Nur post legi kaj relegi tiun lastan alnotaĵon, mi alvenis al la konkludo de la jeno:
Ŝajnas, ke mi konas tiun mian helpanton kaj amikon dum multe da tempo, ĉar lia apero estas por mi tute natura. Dum nia renkontiĝo, mi scias eble multon, sed kiam mi vekiĝas scias nenion. Hodiaŭ eble li mangestis favorajn magnetismon, por mia rememoro.
Kiam mi estas ekster la tero, mi ne atentas pri mia forgesemo en tiu “nuna” vivo. Kion fari?
Ĉu iu terano havas ideon?