Projekciologio

 

Se iu dirus ke vojaĝis al Marso en NFO, aŭ ke faris astralan vojaĝon, ni ne povus pruvi ĉu veras aŭ ne. 
Sed en la kazo de la Proksima Morto Eksperimento, jam eblas science studi.
 
La angla revuo “The Lancet”, publikigis studon de D-ro Pim Van Lommel, ĉefkardiologisto de la Hospitalo Rijnstate, en Arnhem, Nederlando. 
 
   Dum 12 jaroj, D-ro Lommel akompanis 344 pacientojn, kiuj suferis revivadon en dek hospitaloj. Tiuj pacientoj estis konsiderataj kiel mortintaj.
 
El tiuj, 18% relatis la jenajn simptomojn kaj spertojn:
 
-         Projekcio el la korpo;
-         Movigado tra tunelo;
-         Ne klarigebla Feliĉo;
-         Vidado de lumo;
-         Renkontiĝo kun jam mortintaj amikoj aŭ parencoj
-         Brila klarigado – la sento ĉion kompreni
-         Obstakloj – limo
-         Reveno al la vivo laŭ propra decido


La sekvantaj tekstoj kaj bildoj estis elĉerpitaj el la libro "Spirita Vojaĝo II " de Prof-ro Wagner Borges, senpage legebla en la portugala kaj en la angla ĉe www.ippb.org.br  

   Prof-ro Wagner Borges aŭtoro de 7 libroj pri la temo

 


 

Bildo 49: Eksterfizika malfermo. Multaj Projekciuloj memoras la senton trapasi tunelon el lumo, aŭ tra Eksterfizika malfermo, kiu kondukis ilin al diversaj lokoj en la Eksterfizika mondo.  www.ippb.org.br 


Bildo 01:La Astrala korpo projekcias ekster la fizikan korpon. www.ippb.org.br 


Simptomoj de Projekcio


Falado - Kiam oni ekdormas, oni foje sentas ke falas , aŭ glitas en truon.
Projekcia katalepsio - Oni vekiĝas kaj ne sukcesas movi la korpon. 
Krom Projekcia katalepsio, malgrandaj fizikaj sekvaĵoj povas okazi je la komenco de projekcio, precipe en la membroj. Multaj homoj, ĝuste kiam ili komencas ekdormi, havas la senton gliti aŭ fali en truon kaj surprize vekiĝas. Tiu okazas pro iometa moviĝo de la Astrala korpo interne de la fizika korpo. 
 
VIBRA STATO - Tio estas intensaj vibradoj, kiuj trapas la Astralan korpon kaj la fizikan korpon antaŭ la projekcio. 
Foje tiuj vibradoj intensigas kaj formas energiajn ringojn , kiuj envolvigas ambaŭ korpoj. La vibra stato povus foje produkti specon de zumo aŭ akra bruo , kiuj ĝenas la Projekciulon . Fakte, tiuj vibradoj akcelas la partetojn de energio de la Astrala korpo, kreante fermitan cirklon de energioj. Tiuj energioj estas tute sendanĝera kaj estas necesaj por apartigi la du korpojn. 

Balonigado – Tio estas la vastigado de la energioj de la astrala korpo eksteren el la fizika korpo. Kiam tio okazas vi sentas kvazaŭ via korpo estis plenbovita kiel balono. Tio estas agrabla sento kaj kutime okazas antaŭ la projekcio.

BRUOJ en Kranio – Tio estas bruoj en la interno de la cerbo antaŭ aŭ post projekcio.  

Sonĝoj je flugoj



Bildo 02: La Astrala korpo flosas en la aero super la fizika korpo.
La agado-rango de la arĝenta ligilo envolvigas ambaŭ korpoj. www.ippb.org.br


Bildo 14: projektita handikapita persono povus moviĝi facile ekster la korpo. Tamen, pro psikologiaj restriktoj, multaj ne povas fari tion. www.ippb.org.br


Bildo 17: La arĝenta ŝnureto estas serio da energiaj fibretoj, kiuj aliĝas kune, formante unu sola konekto.
Aspektoj de la Arĝenta Lineo
Multaj homoj kiu ne havas la necesajn teknikajn aŭ praktikajn scipovojn pri tiu temo povus diri, ke la konscia projekcio estas danĝera kaj ke la arĝento ŝnureto povus rompiĝi dum la eksperimento, aŭ eĉ esti "tranĉita" de infera elkarniĝinta spirito. Tio ne veras! La arĝenta lineo ne povas esti tranĉita, pro nur simpla kialo: ĝi ne estas ŝnureto! Ĝi estas el energio, ne el ŝnuroj. Vi ne povas fari nodojn en ĝi, ĝi ne kunvolviĝas je io ajn.  www.ippb.org.br


Bildo 19: La spirita korpo projektita povas flugi kaj atingi nekredeblan rapidecon.
Eksterfizika Libereco.
La Projekciulo sentas grandan liberecon, la spirita korpo ne sentas pezon. www.ippb.org.br


Bildo 22: Projekcio de bestoj: eĉ la bestoj projekcias (ĉefe la mamuloj).www.ippb.org.br


Bildo 25: Eksterfizika helpo: la spiritaj gvidulo uzas la Projekciulon, kiu havas pli densajn energiojn pro lia arĝenta ŝnureto, kiel interdimensiona kanalo por siaj subtilaj energioj al la malsanulo. www.ippb.org.br


Bildo 28: La spiritaj gviduloj uzas la energiojn de senkonscia Projekciulo por helpi suferanton kiu mortis pro troa dozo de narkotikoj.www.ippb.org.br


iri al la 2a parto                                                                            hejmo